Abatejo Romainmôtier
La Abatejo Romainmôtier estas la ĉefa vidindaĵo de la komunumo Romainmôtier-Envy en la Distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo en Svislando.
Abatejo Romainmôtier | ||
---|---|---|
Abatejo | ||
abbey church [+] | ||
Lando | Svislando | |
Regiono | Kantono Vaŭdo | |
Situo | Romainmôtier-Envy | |
- koordinatoj | 46° 41′ 36″ N, 6° 27′ 41″ O (mapo)46.6933333333336.4613888888889Koordinatoj: 46° 41′ 36″ N, 6° 27′ 41″ O; CH1903: 525251 / 171813 (mapo) | |
Abatejo Romainmôtier | ||
Vikimedia Komunejo: Abbaye de Romainmôtier [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Historio
redaktiLa Abatejo Romainmôtier estis fondita en la mezo de la 5-a jarcento. Tiu unua monaĥejo estis detruita en la 6-a jarcento. En la jaro 632 Félix Chramnélène fondis duan monaĥejojn laŭ la reguloj de Sankta Kolumbano. En la jaro 753 la papo Stefano la 2-a vizitis la monaĥejon kaj submetis ĝis rekte al la Vatikano. Poste la abatejo perdis sian rangon kaj fariĝis krona monaĥejo de la burgonjaj reĝoj, kiuj ĝin en la jaro 928 koncedis al la reforma Abatejo de Klunizo. Ĝis 1447 Romainmôtier estis nur ankoraŭ priorejo, tiam ĝi denove ricevis la rangon de abatejo. Post la konkero fare de Berno la monaĥejo post la reformacio en la jaro 1536 estis malfondita kaj ĝiaj havaĵoj transprenitaj de la berna ŝtato. El la abateja preĝejo en la jaro 1537 fariĝis reformita pastra preĝejo.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Retejo pri la miljara jubileo de la abatejo Arkivigite je 2013-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Abatejo Romainmôtier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Abatejo
-
Kapelo Sankta Miĥaelo en la kruckoridoro
-
Pentritaj vitroj en la abateja preĝejo
-
Fortika turo de la abatejo