Penthalaz

komunumo de Svislando

Penthalaz estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 979 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Penthalaz
Blazono de Penthalaz
Blazono de Penthalaz
Blazono de Penthalaz
Aera rigardo de Penthalaz
Aera rigardo de Penthalaz
Aera rigardo de Penthalaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 530247 / 162921 (mapo)46.6138888888896.5280555555556Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 32′ O; CH1903: 530247 / 162921 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2979
Areo 3,87 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 1305
Komunumkodo 5495
Mapo de Penthalaz
Mapo de Penthalaz
Situa mapo de Penthalaz
vdr

Geografio redakti

La komunumo Penthalaz situas en la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la orienta flanko de la valo de la rivero Venoge en oriento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud). La komunumo situas 12 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 20 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Penthalaz, la laborista kvartalo Sous la Ville, la vilaa kvartalo Bellevue kaj la industrizono Cossonay-Gare.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,87 km², de kiuj 15,2% estas kovritaj de arbaro, 56,3% servas por agrikulturo kaj 25,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Penthalaz limas en nordo al Lussery-Villars, en oriento al Daillens, en sudoriento al Penthaz, en sudo al Gollion, kaj en okcidento al Cossonay.

Trafiko redakti

Tra Penthalaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. La alveturejo Cossonay al la svisa aŭtovojo A1 situas sur la oriente de la orienta komunumolimo sur la teritorio de Pailly VD. La stacidomo Cossonay-Penthalaz de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Yverdon-les-Bains. De Cossonay-Gare funikularo kondukas al la urbocentro de Cossonay kaj buslinioj kondukas al L'Isle kaj Cheseaux-sur-Lausanne.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Penthalaz datiĝas el la jaro 1182 kiel Pentala. Ĝis la komenco de la 15-a jarcento Penthalaz apartenis al la familio de Cossonay, kiu koncedis al vilaĝo en la jaro 1216 kaj 1227 al siaj vasalo ĉevalisto de Penthalaz. Poste la komunumo estis parto de la savoja Subvoktejo Cossonay. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Penthalaz apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti