Ho-Ĉi-Min-urbo
Ho-Ĉi-Min-urbo[1] aŭ Hoĉimino[2][3] (vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono (Sài Gòn) ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, ankaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.
Ho-Ĉi-Min-urbo (angle Saigon, vjetname Sài Gòn, esperante Sajgono) | |
vjetname Thành phố Hồ Chí Minh | |
urbo | |
Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh | |
Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento | |
Lando | ![]() |
---|---|
Historiaj regionoj | Kmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio |
Memorindaĵo | Baziliko Notre Dame |
Riveroj | Mekongo, Dong Nai |
Situo | Ho-Ĉi-Min-urbo |
- alteco | 19 m s. m. |
- koordinatoj | 10° 46′ 10″ N 106° 40′ 55″ O / 10.76944 °N, 106.68194 °O (mapo) |
Areo | 2 095,0 km² (209 500 ha) |
Loĝantaro | 7 396 446 (01.04.2010) |
Denseco | 3 530,52 loĝ./km² |
Fondita | 1698 |
- alinomita | 1976 laŭ Ho Chi Minh |
Horzono | HĈT (UTC+7) |
Poŝtkodo | |
Telefona antaŭkodo | +84-8 |
![]() | |
Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn | |
Ĝi havas ĉirkaŭ 7.400.100 loĝantojn (2005). La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.
HistorioRedakti
Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.
KlimatoRedakti
Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.
TrafikoRedakti
Apud la urbo situas la flughaveno Phu Quoc, kiu interalie estas la aviada nabo de la flugkompanio Air Mekong.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
- Pusano Sud-Koreio 1995
- San Francisco Usono 1995
- Ŝanhajo Ĉinio 1990
- Tajpejo Tajvano 1968
- Sankt-Peterburgo, Rusio (1977)
- Lyon, Francio (1997)
- Jekaterinburg, Rusio
- Manilo, Filipinoj
- Moskvo, Rusio
- Kantono (Ĉinio), Ĉinio
- Osaka, Japanio
- Pnom-Peno, Kamboĝo
- Vjentiano, Laoso
- Ŝenjango, Ĉinio
- Toronto, Kanado
- Jokohamo, Japanio
Esperanto-movadoRedakti
En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo, nome Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo.
BildaroRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Stanislavo Belov (2012-10-08) Vojaĝo al UK97: Sajgono (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18. (blogaĵo pri vojaĝo en 2013)
ReferencojRedakti
- ↑ NPIV
- ↑ Militŝipo Zheng He de ĉina mararmeo finis la amikan viziton al Vjetnamio Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ĈRI
- ↑ Praktika Esperanto-Japana Vortareto. Arkivita el la originalo je 2015-04-14. Alirita 2013-11-29.