La Falo de Sajgono,[1][2] konata ankaŭ kiel Liberigo de Sajgono,[3] estis la konkero de Sajgono, nome ĉefurbo de Suda Vjetnamio, fare de la Popola Armeo de Vjetnamio (PAVN) kaj de Viet Cong la 30an de aprilo 1975. Tiu okazaĵo markis la finon de la Vjetnama Milito kaj la komencon de transira periodo al la formala reunuigo de Vjetnamio en la Socialisma Respubliko Vjetnamio.[4]

Afiŝo en Hanojo en 2009, reprezentanta la detruon de la portoj de la prezidenta palaco fare de nord-vjetnamia tanko la 30an de aprilo 1975.

La PAVN, sub komando de la Generalo Văn Tiến Dũng, komencis sian finan atakon al Sajgono la 29an de aprilo, 1975, dum la fortoj de la Armeo de la Respubliko Vjetnamio (ARVN) komanditaj de la Generalo Nguyễn Văn Toàn suferis fortan artilerian bombardadon. Tiu bombardado en la Flughaveno Tan Son Nhat mortigis la du lastajn militistajn usonanojn en Vjetnamio, nome Charles McMahon kaj Darwin Judge. Posttagmeze de la venonta tago, la PAVN estis okupinta la gravajn punktojn de la urbo kaj hisinta sian flagon super la Sudvjetnamian prezidentan palacon. La urbo estis alinomita Ho-Ĉi-Min-urbo, laŭ la lasta Nordvjetnamia Prezidento Hồ Chí Minh.

La konkero de la urbo estis antaŭata de la usona Operaco Ofta Vento, nome evakuado de usonaj civiluloj kaj militistoj el Sajgono kaj de dekoj da miloj de sudvjetnamaj civiluloj kiuj estis asociitaj kun la suda reĝimo.[5] La evakuado estis la plej granda perhelikoptera evakuado en la historio.[6]:202 Aldone al la flugo de rifuĝintoj, la fino de la milito kaj la instituado de novaj reguloj fare de la venkintaj komunistoj kontribuis al la malpliigo de la urba loĝantaro.[7]

Notoj redakti

  1. Los Angeles Times (29a de aprilo 2015) Is it Liberation Day or Defeat Day in Saigon?. latimes.com. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 13a de februaro 2016.
  2. Giai Phong! The Fall and Liberation of Saigon. Foreign Affairs. Arkivita el la originalo je 2016-02-16. Alirita 13a de februaro 2016.
  3. Long, Ngo Vinh. (1993) “Post-Paris Agreement Struggles and the Fall of Saigon”, The Vietnam War: Vietnamese and American Perspectives. M.E. Sharpe. ISBN 9780765638632.
    Thap, Nguyen Thi. (2012) “Returning to my Home Village”, Sources of Vietnamese Tradition. Columbia University Press, p. 547–53. ISBN 9780231511100.
  4. The U.S. and Vietnam: 40 Years After the Fall of Saigon. Arkivita el la originalo je 2018-11-04. Alirita 2018-11-03. .
  5. Kelkaj usonanoj elektis ne esti evakuita. Dokumentitaj rakontoj estas la jenaj:
    • John J. Valdez The Last to Leave. fallofsaigon.org. Arkivita el la originalo je 2015-10-09. Alirita 12a de oktobro 2015. “I think we got all the Americans out who wanted to leave. Some of them elected to stay there, mostly reporters.”.
    (origine publikigita en numero de majo 1975 de Leatherneck Magazine) (Tiu artikolo priskribas la espertojn de tri usonaninoj kiuj restis, kaj mencias 12 usonanojn kiuj restis) Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2020-01-19. (Artikolo de usona ĵurnalisto kiu elektis resti) (Artikolo kiu asertas, ke ĉirkaŭ 70 usonanoj restis kaj enhavas detalojn de kelkaj individuaj okazoj)
    • THE LAST DAYS IN VIETNAM. Movie review. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2015-10-13. “This is a story about a few brave, good people who stayed behind in order to not leave anyone behind.”.
    Arkivigite je 2015-11-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2020-01-19. (mencias NBC korespondantojn Jim Laurie kaj Neil Davis kiuj restis post la evakuado)
  6. Dunham, George R. (1990) U.S. Marines in Vietnam: The Bitter End, 1973–1975 (Marine Corps Vietnam Operational Historical Series). History and Museums Division Headquarters, U.S. Marine Corps. ISBN 978016026455-9.
  7. Desbarats, Jacqueline. "Repression in the Socialist Republic of Vietnam: Executions and Population Relocation", el The Vietnam Debate (1990) de John Morton Moore.

Bibliografio redakti

  • Brown, Weldon (1976). The Last Chopper: The Dénouement of the American Role in Vietnam, 1963–1975. Kennikat Press.
  • Butler, David (1985). The Fall of Saigon. New York: Simon and Schuster. ISBN 0671466755.
  • Butterfield, Fox (2a de aprilo, 1975). "Many Americans Quit Vietnam; U.S. Denies Evacuation Orders". The New York Times: 1.
  • Dawson, Alan (1977). 55 Days: The Fall of South Vietnam. Prentice-Hall. ISBN 0133144763.
  • Văn Tiến Dũng. Our Great Spring Victory: An Account of the Liberation of South Vietnam. Monthly Review Press, 1977.