Jean-Baptiste Say

franca ekonomikisto

Jean-Baptiste SAY (franclingva prononco /ʒãbatist sɛ/, Lyon, 5a de januaro 1767 - Parizo, 15a de novembro 1832), estis franca ekonomikisto (kaj teks-entreprenisto) francés. Li estis unu de la ĉefaj membroj de la Klasika ekonomika skolo.[1] Admiranto de la verkaro de Adam Smith, kaj influita de aliaj francaj ekonomikistoj kiel Turgot, Say ricevis agnoskon tra Eŭropo pro sia Traité d'économie politique, kies unua eldono datas de 1803. Li estis aŭtoro de la nomita Leĝo de la merkatoj aŭ Leĝo de Say.[2][3]

Jean-Baptiste Say
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1767 (1767-01-05)
en Liono
Morto 14-an de novembro 1832 (1832-11-14) (65-jaraĝa)
en former 2nd arrondissement of Paris
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean-Étienne Say
Patrino Françoise Castanet
Frat(in)oj Louis Say • Jean-Honoré Say
Infanoj Horace Émile Say • Octavie Say
Okupo
Okupo ekonomikisto • industriisto • ĵurnalistotradukistoverkisto
Verkoj Say's law
vdr

Biografio redakti

La patro estis industriisto en la tekstila areo de Liono. Li juna jam laboris en parizaj entreprenoj, kaj dum du jaroj en Londono, kie li kontaktis kun la Industria Revolucio. Je la alveno de la Franca Revolucio li deklaris sin respublikano, aliĝis al la partio de la Ĝirondanoj, kaj adoptis la idearon de Mirabeau; tiukadre li legis por la unua fojo jam en angla la verkon La riĉo de nacioj, publikigita de Adam Smith en 1776. Meze de la 1790-aj jaroj li dediĉis sin al la enciklopedieca verkado. Say estis elektita de la konsulara registaro en 1799 kiel unu de la cent Tribunoj aŭ ĝeneralaj kunordigantoj por gazetaro; tiukadre li montris sin pli klina al la anglusona kulturo, proksime de Jonathan Swift kaj Benjamin Franklin ol al klasika kulturo de Antikva GrekioRomio.

En 1803 li publikigis sian plej faman verkon, nome Traité d'économie politique. Tiu verko ne estis bone ricevita de Napoleono Bonaparte, kiu postulis reverkadon de partoj de la libro por elstarigi la milit-ekonomion surbaze de la protektismo kaj la regulismo. Sekve Say ne rajtis publikigi duan eldonon de la Traktato, kaj estis sendungita de la Tribunaro en 1804.[4] Bonaparte malpermesis al li agadon kiel ĵurnalisto, pro kio li iĝis entreprenisto de la produktado de teksaĵoj el kotono. Tiukadre li adoptis patrisman sintenon por laboristoj, priokupiĝis pri politiko kaj la socialaj aferoj. Por ekzemplo, Augustin-Pyrame de Candolle referencis, ke li "anstataŭ pagi al siaj laboristoj sabate, pagis lunde. Li sukcesis per tio ke la salajro estu uzata dum la semajno por nutri la familiojn kaj ne nur por pluso diboĉota dimanĉe."

Post la unua abdiko de Napoleono en 1814, Say rajtis esprimi pli libere sian ekonomikan pensaron kaj publikigis la duan eldonon de sia Traktaĵo de 1814, dediĉita al la caro Aleksandro la 1-a de Rusio, kiu rekonis sin lia sekvanto. Samjare, la franca registaro sendis lin studi la ekonomion de Britio. La rezultado de liaj observoj aperis en A tract de l'Angleterre et des Anglais. La restarigo de la monarkio ebligis lian agnoskon en Francio. Tria eldono de la "Traité" aperis en 1817. Poste li profesoris ĝis la 1830-aj jaroj.

Verkoj redakti

 
Lettres a M. Malthus sur différents sujets économie politique, notamment sur les causes de la stagnation générale du commerce, Bossange, 1820
  • 1800: Olbie, ou essai sur les moyens de reformer les mœurs d'une nation, Deterville.
  • 1803: Traité d'économie politique, Traité d'économie politique ou simple exposition de la manière dont se forment, se distribuent et se composent les richesses, 1 éd., Crapelet.
  • 1815: De l'Angleterre et des Anglais, Bertrand.
  • 1815: Catéchisme d'économie politique, 1 éd., Crapelet.
  • 1817: Petit volume contenant quelques aperçus des hommes et de la société, Deterville.
  • 1818: Lettre a Ternaux aine, dans Ternaux [1818], pp. 33–50.
  • 1818: Des canaux de navigation dans l'état actuel de la France, Deterville.
  • 1818: De l'importance du port de la Villette, Deterville.
  • 1820: Lettres a M. Malthus sur différents sujets économie politique, notamment sur les causes de la stagnation générale du commerce, Bossange.1
  • 1824: De la balance des consommations avec les productions, dans Say (1848) pp. 250–260.
  • 1825: Examen critique du discours de M. MacCulloch sur L'économie politique, dans Say [1848] p. 260279.
  • 1826: De L'économie politique moderne, esquisse générale de cette science, de sa nomenclature, de son histoire et de sa bibliographie, Encyclopédie progressive Vol1~ pp. 217–304.
  • 1826: De la crise commerciale, Revue Encyclopédique, Vol 32~ pp. 40~45.
  • 1827: Compte rendu de Malthus "Definitions in Political Economy", Revue Encyclopédique, Vol 33 pp. 494–496.
  • 1828: Discours d'ouverture au cours économie industrielle, dans Say [1848], pp. 148–161.
  • 1828-1829: Cours complet économie politique pratique, L'économie des sociétés, Guillaumin et Cie (1852).
  • 1833: Mélange et Correspondance économie politique, Chamerot.
  • 1848: Œuvres diverses de Jean-Baptiste Say, Guillaumin.

Notoj redakti

  1. Jean-Claude Derouin: Les grands économistes, 2006, PUF
  2. William O. Thweatt, Early Formulators of Say's Law, in Wood, John Cunningham kaj Kates, Steven (eld.) (2000). Jean-Baptiste Say: Critical Assessments V. London: Routledge. pp. 78–93.
  3. Braudel, The Wheels of Commerce: Civilisation and Capitalism 15th–18th Century, 1979:181
  4. M-M Salort & Y. Katan, Les économistes classiques, Hatier, pp. 120-137

Bibliografio redakti