La ĜirondanojĜirondistoj estis membroj de la Ĝirondo, nome politika grupo funkcianta en Francio el 1791 al 1795 dum la Franca Revolucio. La Ĝirondanoj estis aktivaj ene de la Leĝofara Asembleo kaj en la Nacia Konvencio. Ili estis parto de la movado de Jakobenoj, sed ne ĉiu ĝirondano estis membro de la Jakobena Klubo.

Ĝirondano
politika grupo • former liberal party
Komenco 1792 vd
Fino 1793 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Bordeaux
Ideologio

respublikismoaboliciismo • klasika liberalismo • malcentralizado • sekulareco

vdr
La lastaj momentoj en la vivo de la ĝirondanoj; ĉe Die Gartenlaube, 1880

La Ĝirondanoj kampanjis por la fino de la monarkio sed poste rezistis la spiralan momenton de la Revolucio. Ili konfliktis kun la Montaruloj (Montagnards), nome radikala frakcio ene de la Jakobena Klubo. Tiu konflikto finfine kondukis al la ribelo de la 31a de Majo al la 2a de Junio 1793 kaj ties amasa ekzekutado, la komenco de la Teroro. La Ĝirondanoj enhavis grupon de dise aliĝintaj individuoj pli ol esti organizita politika partio, kaj la nomo estis dekomence neformale aplikata ĉar la plej elstaraj partoprenantoj de tiu vidpunkto estis deputitoj en la Leĝofara Asembleo el la departemento de Ĝirondo en sudokcidenta Francio. La termino iĝis normiga pro la historio de Lamartine en 1847.[1] Fama viktimo estis Manon Roland.

Notoj redakti

  1. J. F. Bosher, The French Revolution (1989) pp 185-91

Bibliografio redakti

  • François Furet, Mona Ozouf (dir.), Dictionnaire critique de la Révolution française, Flammarion, Paris, 1988, 1 154 p. (ISBN 2-08-211537-2); nova eld., kol. «Champs» (ISSN 0151-8089) nº 735-738 kaj 746, 2007, 5 vol., 2 017 p.
  • François Furet (dir.) kaj Mona Ozouf (dir.), La Gironde et les Girondins, Paris, Payot, kol. «Bibliothèque historique Payot», 1991, 468 p. (ISBN 2-228-88400-6, rete [1]).
  • Jeanne Grall, Girondins et Montagnards: les dessous d’une insurrection: 1793, Éditions Ouest-France, Rennes, 1989, 213 p. (ISBN 2-7373-0243-9)
  • Alphonse de Lamartine, Histoire des Girondins, Jules Rouf et Cie Éditeurs, 1847, 2 084 p., rete [2] Alirita la 26an de Junio 2016.
  • Albert Mathiez, Girondins et Montagnards, Montreuil, Éditions de la Passion, 1988 (1re éd. 1930, Paris, Firmin-Didot), VII-305 p. (ISBN 2-228-88400-6, rete [3] Alirita la 26an de Junio 2016.
  • Albert Soboul (dir.), Actes du colloque Girondins et Montagnards (Sorbonne, 14a de Decembro 1975), Société des études robespierristes, Paris, 1980.
  • Hélène Tierchant, Hommes de la Gironde, Dossiers d'Aquitaine, 1994 (ISBN 2-905212-18-7)
  • Anne de Mathan, Girondins jusqu'au tombeau: une révolte bordelaise dans la Révolution, Bordeaux, Éditions Sud-Ouest, kol. «Références. Histoire», 2004, 317 p.