Maurice Koechlin (8a de marto 1856 - 14a de januaro 1946) estis franc-svisa pristruktura inĝeniero. Li devenas el familio el Alzaco, kiu fine de la 19a jarcento elfranciĝis kaj svisiĝis, sed poste refranciĝis. Li laboris kiel helpanto de Gustave Eiffel. Li laboris ekzemple por la strukturo de la Statuo de Libereco en Novjorko kaj por la Ejfel-Turo.