Turo de TokioTokia Turo (japane 東京タワー [tōkjō taŭā], angle Tokyo Tower) estas turo situanta en Parko Ŝiba en Kvartalo Minato en Tokio (Japanio). Ĝia desegno estas bazita de Ejfela Turo en Parizo (Francio).

Turo de Tokio
東京タワー
observturoelsendomasto • lattice tower • rekonilo • vidindaĵo
Bazaj datoj
Arkitekto Tachū Naitō vd
Estiĝo 8-a de majo 1957
Malfermo 23-a de decembro 1958
Lando Japanio vd
Situo Shibakōen
Adreso 東京都港区芝公園4-2-8
Poŝtkodo 105-0011
Areo 4470.34
Situo
Geografia situo 35° 39′ 31″ N, 139° 44′ 44″ O (mapo)35.658611111111139.74555555556Koordinatoj: 35° 39′ 31″ N, 139° 44′ 44″ O (mapo)
Turo de Tokio (Tokio)
Turo de Tokio (Tokio)
DEC
Turo de Tokio
Turo de Tokio
Lokigo de Tokio en Japanio
Situo de Turo de Tokio
Map
Turo de Tokio
Parto de Six Tower Brothers vd
Retejo https://www.tokyotower.co.jp
vdr
Turo de Tokio, la antaŭa estas templo Zoĝo-ĝi
Turo de Tokio — nokte

Resumo redakti

Ĝi havas vernomon "日本電波塔" (La Japana Radia Turo). Arkitektisto Najto Taĉu kaj la Kampanio Nisshin-Desegno kunlaborante desegnis ĝin. La turo altas 332,6 metrojn, pli alta ol la Ejfela Turo je 8,6 metroj, la monda plejalta mem-subtenanta fera turo kaj la plej alta konstruaĵo en Tokio. Ĝi pezas 4000 tunojn, malpli peza ol la 10 000 tunoj de la Ejfela Turo.

La turo havas rigardejojn je 145 kaj 150 metroj de la tero, kaj specialan rigardejon je 250 metroj de la tero. Vizitantoj povas rigardi Tokion, povus rigardi eĉ Monto Fuĝin se la vetero permesus. Ĉe pinto de la turo, instalitaj estas antenoj por televido kaj radio, por averto haltigi trajnojn kurantajn, kiam tertremo okazas, kaj sensiloj por observadi veteron.

La turon administras Kompanio de Japana Radia Turo (日本電波塔株式会社), kiu estas fondita por administri la turon.

La 29-an de junio 1957, la konstruo komencis kaj finis la 14-an de oktobro 1958; ĝi ekmalfermis la 7-an de decembro, kaj la 23-an de decembro okazis finkonstrua ceremonio kaj oficiale ekkuris. Postjare, la 10-an de januaro, 1959, ĝi ekdissendis radion. Oni reuzis tankojn uzitajn kaj forlasitajn de Korea Milito por konstrui la turon.

Eksteraj ligiloj redakti