Eugène Boudin

franca pentristo

Eugène-Louis Boudin (naskiĝis la  12-an de julio 1824(nun 1824-07-12) en Honfleur (Calvados), mortis la 8-an de aŭgusto 1898 en Deauville (Calvados)) estis franca pentristo. Li estis unu el la unuaj francaj pentristoj kiuj pentris pejzaĝojn ekster ateliero. Granda marpentristo, li estas konsiderata unu el la antaŭuloj de impresionismo.

Eugène Boudin
Persona informo
Naskonomo Louis Eugène Boudin
Naskiĝo 12-an de julio 1824 (1824-07-12)
en Honfleur
Morto 8-an de aŭgusto 1898 (1898-08-08) (74-jaraĝa)
en Deauville
Tombo Tombejo Saint-Vincent
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Harbor at Lormont
Shore of Trouville
The Port of Bordeaux
The Beach at Trouville, the Empress Eugénie
vdr

Ŝlosilaj datoj redakti

  • 1824: Eugène Boudin naskiĝis en Honfleur en familio de maristoj.
  • 1844: 20-jaraĝa, li fondis kun asociito propran butikon de paperisto-framisto kie li ekspoziciis verkojn de trapasantaj artistoj.
  • 1851: Urbo Havro atribuis al li tri-jaran stipendion por studi pentradon en Parizo.
  • 1898: li forpasis en Deauville, 74-jaraĝa. La saman jaron, Galerio Durand-Ruel ekspoziciis 49 el liaj pentraĵoj en Novjorko.

Bildgalerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti