Funikularo de Havro

La Funikularo de Havro (france Funiculaire du Havre) estas linio de funikularo en urbo Havro.

Funikularo de Havro
Funiculaire du Havre
funikularo
Ĝeneralaj informoj
Loko Havro, Francio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1890
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 343 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Le Havre Seine Métropole
Transportisto Transdev Le Havre
Mapo
vdr

La linio formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj estas mastrumata de "Transdev Le Havre" (LiA). Ĝi veturas inter Havro (Strato Gustave Flaubert) kaj Côte Sainte-Marie (Strato Félix Faure) kaj inkluzivas tunelon, buklon kaj deklivon de 41%.

La linio estis konstruita kaj malfermita en 1890 fare de "Compagnie Générale Française de Tramways" (CGFT). Ĝis 1911, ĝi estis pelita per nefidindaj vapormaŝinoj. En 1911, ĝi estis ŝanĝita kaj elektrigita.

Teĥnikaj karakterizaĵoj

redakti

Le Havre - Sainte-Marie

  • Ŝpuro: 1 435 mm
  • Longeco: 343 m
  • Alteco: 77 m
  • Stacioj: 2
  • Veturiloj: 2
  • Kapacito: nekonata
  • Daŭro: 3 minutoj
  • Malfermata: 7h30 ĝis 19h30
  • Intervalo: 6 ĝis 10 minutoj

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Koordinatoj: 49° 29′ 58″ N 0° 6′ 45″ O / 49.49944 °N, 0.11250 °O / 49.49944; 0.11250 (mapo).