Urbo-kampara malsameco

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En la sociaj sciencoj, urbo-kampara malsameco estas malsamaĵo en iu esplorata eco inter homoj loĝantaj en urbaj kaj kamparaj loĝlokoj. La studo de urbo-kamparaj malsamecoj traktas urbanecon aŭ kamparanecon kiel nedependan variablon. Oni studas urbo-kamparajn malsamecojn interalie en demografio, homa geografio, politika scienco, medicino, sociologio, psikologio, mediscienco, ekonomiscienco, kaj edukado. La esplorado de urbo-kamparaj malsamecoj estas malhelpata de la diverseco de urbo-kamparaj tipologioj tra spaco kaj tempo kaj la neeblo apliki ĉiam unu konsekvencan difinon de "urbo" kaj "kamparo".[1]

Sociologio

redakti

En sociologio, urbo-kamparaj malsamecoj estas traktataj de la subfakoj urba sociologio kaj kampara sociologio. La filozofia fundamento de urba sociologio venis de la verkoj de sociologioj kiel Karl Marx, Ferdinand Tönnies, Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel. Tiuj esploris kaj teorie analizis la ekonomiajn, sociajn, kaj kulturajn disvolviĝojn de urbiĝo kaj ĝian efikon al socia fremdiĝo, klasformado, kaj la ekesto kaj foriĝo de kolektivaj kaj individuaj identecoj. Tamen, la filozofieco de eŭropa sociologio en tiu epoko favoris grandaskalajn ĝeneralajn teoriojn, kiuj plejparte nevidebligis malsamecon inter urboj kaj kamparoj.[2]

 
Urbaj proletoj elirantaj fabrikon en Oldham, Britujo, en 1900. Fruaj sociologoj zorgis pri la sekvoj de kapitalismo kaj urbiĝo.

Karl Marx supozis ke la urbiĝo de la kapitalisma socio kaŭzos kreskon de la proleta klaso kaj disvolviĝon de ĝia klaskonscio.[3] Laŭ Ferdinand Tönnies la plej gravaj ecoj de kapitalisma urba etoso, individuismo kaj nepersonaj interrilatoj pere de mono, ŝanĝis la dominan specon de socia grupo de Gemeinschaft (kie individuoj servas la celojn de la komunumo) al Gesellschaft (kie la komunumo servas la celojn de la individuo).[4] Unu el la plej influaj verkoj de Georg Simmel estis lia eseo La urbego kaj la mensa vivo, kie li komparis la psikologion de urbanoj kaj kamparanoj. Laŭ li, la psiko de urbano devas starigi murojn por protekti sin kontraŭ urbegaj travivaĵoj, kaj tiuj adaptoj fundamente malsamigas urbanan psikon de kamparana. Simmel priskribis kamparan vivon kiel kunmetaĵon el signifaj rilatoj akiritaj dum longa tempo. En urbego tiaj rilatoj ne estas haveblaj (pro anonimeco, la multeco de aliaj homoj, ktp.), do urbano povas starigi fideblan interpersonan rilaton nur pere de moninterŝanĝo.[5]

Post la unua eŭropa fazo, zorgo pri urbo-kamparaj malsamecoj enradikiĝis en Usono ĉirkaŭ 1910. Tio okazis precipe en la du nove kreataj subfakoj urba sociologio, kies pioniroj estis la Ĉikaga Skolo, kaj kampara sociologio. La konceptoj Gemeinschaft kaj Gesellschaft de Tönnies havis aparte grandan influon al kamparaj sociologoj, kiuj provis identigi iujn lokojn kaj regionojn kiel Gesellschaft kaj aliajn kiel Gemeinschaft. Laŭ Rudolf Herberle, bofilo de Tönnies kiu migris en Usonon, tiu klopodo estis miskompreno de normaj tipoj kiel realaj.[6] Post la Ĉikaga Skolo, ĉirkaŭ 1975, usonaj sociologoj turnis sin al la demando, kiel gravaj kaj valoraj estas la komunumaj rilatoj ene de urboj. Samtempe, ili pli kaj pli studis la kontrastojn inter urbaj, suburbaj, kaj kamparaj medioj. Ili trovis ke la rilatretoj de urbanoj estas space pli vastaj ol tiuj de kamparanoj kaj suburbanoj. Por malpli riĉaj urbanoj, manko de transportaj rimedoj kaj de komuna spaco ofte malhelpas la formadon de sociaj rilatoj kaj igas la komunuman spacon neintegra kaj disa. La multeco de sociaj retoj en la urbo ĝenerale malfortigas interindividuajn rilatojn, sed pliigas la ŝancon ke almenaŭ unu individuo en reto povas fari la fortan personan subtenon haveblan en malpli vastaj kaj pli fortaj kamparaj retoj.[7]

Fine de la jardeko de 1930 kaj kun usona influo, Eitarō Suzuki pionire enkondukis urban kaj kamparan sociologion en Japanujon.[8][9]

Urbo-kamparaj malsamecoj evoluas tra la tempo. Oni povas distingi tri aspektojn de moderna urbiĝo: la evoluon de malsamaj sektoroj de la ekonomio, la koncentriĝon de la loĝantaro en lokoj dediĉitaj al la dua kaj tria sektoro, kaj la refluo de ekonomiaj ŝanĝoj en la kamparon, kiu tendencas al forigo de urbo-kampara malsameco.[10]

Ekzistas debato en sociologio pri la demando, ĉu urbo-kamparaj malsamecoj fakte havas la gravan rolon, kiun atribuis al ili la sociaj teoriistoj de la fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a. Jam en 1978 Herman Lantz kaj John Murphy argumentis ke teoriaj asertoj pri grandaj malsamecoj ne estas subtenataj de empiriaj esploroj.[11] Iuj sociologoj daŭre dubas, ĉu la distingo inter "urbo" kaj "kamparo" entute havas sencon en la moderna mondo krom kiel simbolo aŭ stereotipo.[12][13][14] La averaĝa eduka nivelo de kamparanoj ja restas malpli alta ol tiu de urbanoj; tio estas parte efiko de migrado, ĉar alte edukitaj kamparanoj multe pli ofte elmigras al urboj ol malpli edukitaj samlokanoj,[15] sed ŝajne urbaj junuloj ankaŭ pli ofte akiras pli altan edukan nivelon.[16] Alia klare konstatita malsameco estas tio, ke urbanoj estas iom malpli helpemaj al nekonatoj ol kamparanoj.[17]

Surbaze de sociologiaj teorioj, esploristoj en hom-bestaj studoj atendas malsamecojn en la sintenoj de urbanoj kaj kamparanoj pri nehomaj bestoj, des pli ĉar ili kutime spertas malsamajn interagojn kun alispecianoj, kaj ĉar homaj ideologioj kaj praktikoj forte ligas certajn bestajn speciojn kun certaj geografiaj spacoj.[18] Tamen ankaŭ pri tio la empiriaj pruvoj estas malklaraj.[19]

Politiko

redakti
 
Afiŝo por Donald Trump sur reklama ŝildo de pafilvendejo en la kampara kantono Steuben (Indianio) en 2016. La usona balota kampanjo de tiu jaro estis markita de forta urbo-kampara divido.

En multaj landoj estas urbo-kampara politika divido, t.e. formo de politika poluseco en kiu urbanoj kaj kamparanoj havas forte malsamajn politikajn opiniojn. En tipa urbo-kampara politika divido, urboj pli apogas liberalismon, maldekstrismon, kosmopolitismon, kaj/aŭ multkulturismon, dum kamparoj pli apogas konservativismon, dekstrismon kaj aparte la popolisman dekstron, kaj/aŭ naciismon.

Inter aliaj landoj, urbo-kampara politika divido estas konstatita en Aŭstralio, Belgujo, Britujo, Ĉinujo, Francujo, Hungarujo, Italujo, Kanado, Malajzio, Nederlando, Polujo, Tajujo, Turkujo, kaj Usono. Politikaj sciencistoj kaj ĵurnalistoj konstatas, ke politika malsameco inter urboj kaj kamparoj pliintensiĝis en la 21-a jarcento, precipe post la ekonomia krizo de 2008. En Eŭropo, la urbo-kampara polusiĝo okazis kune kun malfortiĝo de centro-maldekstraj partioj kaj fortiĝo de ekstrem-dekstraj kaj popolismaj.

Usono estas la plej konata ekzemplo de urbo-kampara politika divido en liberala demokratio.[20][21] Ĝi ekestis jam en la 19-a jarcento, kaj daŭris ĝis nun, kun pliintensiĝo ekde la unua prezidanteca kampanjo de Donald Trump en 2016.[22][23][24] Laŭ esploro publikigita en 2024, la fortiĝo de kampara konservativismo en Usono havis rilaton kun la teknologiaj ŝanĝoj post la Dua Mondmilito. Industria, kapital-bazita agrikulturo akiris ĉiam pli da potenco, kio favoris ekonomie konservativajn politikojn, interalie malmultecon de registaraj reguloj, kaj impostajn kaj elspezajn politikojn favorajn por negocistoj.[25] Ankaŭ rolis historio de rasismo kaj aliaj komplikaj faktoroj, plej forte en sudorienta Usono.[26]

Ekonomiscienco

redakti
 
Pentraĵo farita de Gustave Courbet en la 19-a jarcento pri kampara malriĉeco.

Ekonomiaj malsamecoj inter urboj kaj kamparoj estas studataj plejparte sub la nomoj spaca malegaleco kaj kampar-urba enspeza breĉo. Ekonomiistoj esploras diversajn hipotezojn kaj teoriojn por klarigi la konstaton, ke tra la tuta mondo kamparanoj estas malpli riĉaj ol la loĝantoj de proksimaj urboj. Kiam ekonomio trairas komercan liberaliĝon, la urbo-kampara breĉo kutime pligrandiĝas.[27] Laŭ la Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo, 70% de ekstrem-malriĉuloj loĝas en kamparoj, kaj plejparte estas malgrandaskalaj bienistojagrikulturaj dungitoj kies vivtenado forte dependas de agrikulturo.[28] Tiuj nutraĵoproduktaj sistemoj estas vundeblaj de ekstrema vetero, kiu laŭ atendoj pli kaj pli efikos al ili dum klimata ŝanĝo pliseveriĝos.[29]

Ĉinujo havas unu el la plej grandaj urbo-kamparaj enspezaj breĉoj en la mondo kaj ĝi ankoraŭ pligrandiĝas. Laŭ datumoj de la Nacia Buroo pri Statistikoj de Ĉinujo, la pohoma disponebla enspezado de urbanoj en 2021 estis 2,57-oble pli ol tiu de kamparanoj.

La rilato inter loĝdenso kaj produktado estas signifa faktoro en la malsameco inter la ekonomia kapitalo, kultura kapitalo, kaj socia kapitalo de urboj kaj kamparoj.[30] Pli specife, la diversa situo de agrikulturaj kaj fabrikaj agadoj klarigas grandan parton de la kampar-urba enspeza breĉo, ĉar industriaj postenoj kutime gajnas pli altan salajron ol agrikulturaj.[31] La "profitoj de aglomero" estas kromaj avantaĝoj por negocoj situantaj en dense loĝata urbo: ŝparo de transportaj kostoj,[32] pli granda labormerkato permesanta pli precizan harmoniigon inter negocaj bezonoj kaj laboristaj kapabloj, kaj pli facila kunlaborado kun aliaj negocoj.[33]

Aliaj ekonomiaj malsamecoj inter urboj kaj kamparoj necese malhelpas kompari la nivelon de enspezo: la kvalito kaj diverseco de la varoj kaj servoj haveblaj de ordinara familio estas tre malsamaj,[34] kaj estas malsamecoj en la proporcio de disponebla enspezo kaj la distribuo de elspezoj[35]

 
Fabrikado de protezo ĉe Portmoresba Ĝenerala Hospitalo. La koncentriĝo de sanservoj en urboj kontribuas al urbo-kamparaj malsamecoj en sano.

Malegaleco inter la sanstato de urbanoj kaj kamparanoj estas vaste konstatita.[36][37] La kampara loĝantaro estas pli ŝarĝita per neinfektaj malsanoj, interalie kardiovaskulaj malsanoj, kancero, diabeto, kaj kronika bloka pulma perturbo, kiuj kondukas al malpli bonaj sanrezultoj kaj pli altaj mortokvantoj.[38] Inter la ecoj de kamparoj kompare al urboj, kiuj kontribuas al prisanaj malegalecoj, estas malproksimeco de sanservejoj, pli grandaj proporcioj de sanriskaj kondutoj (interalie alkoholtrinkado kaj tabakfumado), malplia loĝdenso, malplia abono al sanasekuro, manko de porsana infrastrukturo, kaj profesia demografio.[31][39][40] Krome, kamparanoj averaĝe havas malpli altan edukan nivelon kaj sociekonomian statuson ol urbanoj.[41] Malriĉeco kontribuas al prisana malegaleco malfaciligante la aliron de kamparanoj al sanaj nutraĵoj, sanservoj, kaj loĝejoj.[42][43] Kiel escepto, oni suspektas ke alergioj kaj rilataj problemoj estas pli oftaj en urboj.[44]

Por infektaj malsanoj la situacio estas malpli klara. Teorie oni atendus pli da infektoj en urboj, sed empiriaj esploroj ne montras klaran rilaton.[44] En Ĉinujo, mortoj pro infekta malsano estis pli oftaj en la kamparo, sed la malsameco malaperis ĉirkaŭ 2003, verŝajne pro ŝanĝoj en sanpolitikoj post SARS.[45] Malsaniĝoj pro infekto ĉe ĉinaj infanoj kaj junuloj okazis pli ol duoble pli ofte en urboj ol en la kamparo inter 2013 kaj 2021, kvankam la subkategorio zoonozoj havis inversan tendencon.[46]

Ankaŭ malsamecoj en mensa sano inter urboj kaj kamparoj estas malklaraj. La ekzistantaj esploroj estas faritaj preskaŭ nur en riĉaj landoj, precipe Eŭropo, kvankam oni suspektas ke la tendencoj en mezaj kaj malriĉaj landoj estas aliaj. La faritaj studoj montras almenaŭ ke skizofrenio estas pli ofta en urboj kaj sinmortigo (sed ŝajne ne deprimo) estas pli ofta en la kamparo. La kialoj estas debatataj.[47] La plejparto de esplorado pri mensa sano kaj psikologio okazas nur en urboj. Iuj psikologoj kritikas, ke esplorado pri urbo-kamparaj malsamecoj kontribuas al la problemo, ĉar ĝi centrigas urban psikologion kiel modelon. Ili rekomendas kompreni la kamparon memstare sen komparoj.[48]

Referencoj

redakti
  1. McKibben, Jerome M., kaj Faust, Kimberly A. "Population Distribution: Classification of Residence". En Siegel, Jacob S., kaj Swanson, David A. (red.), The Methods and Materials of Demography. 2-a eldono. London: Elsevier. 105-123.
  2. Hofstee, E.W., Rural Sociology in Europe, Annual Meetings of the Rural Sociological Society (Washington, D. C., 1962); Kötter, Herbert, The Situation of Rural Sociology in Europe, 7 Sociologia Ruralis 3, 254-294 (1967).
  3. Calhoun, Craig J. (2002). Classical Sociological Theory. Oxford: Wiley-Blackwell. 20-23.
  4. (1995) “Ferdinand Tonnies: Utopian Visionary”, Sociological Theory 13 (1), p. 58–65. doi:10.2307/202006. 
  5. Bridge, Gary; Watson, Sophie (2012-05-15), "Reflections on Mobilities", The New Blackwell Companion to the City (Wiley-Blackwell): pp. 155–168, doi:10.1002/9781444395105.ch14, (ISBN 978-1-4443-9510-5) 
  6. Werner J. Cahnman: Tönnies in Amerika. En: Wolf Lepenies (red.): Geschichte der Soziologie. vol. 4, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1981, p. 101.
  7. Granovetter, M., "The Strength of Weak Ties", American Journal of Sociology,78(6), 1360–1380, 1973.
  8. (1950) “Japanese Sociology: Past and Present”, Social Forces 28 (4), p. 400–409. doi:10.2307/2572250. 
  9. (2007-02-15) The Blackwell Encyclopedia of Sociology, 1‑a eldono (angle), Wiley. doi:10.1002/9781405165518.wbeoss307. ISBN 978-1-4051-2433-1.
  10. Varma, Shailendra. 2019. Sociology of Urban and Rural Societies. University of Calicut. 39.
  11. Lantz, Herman R., kaj Murphy, John E. 1978. "Urban-Rural Differences in American Sociology." International Review of Modern Sociology 8(2), p. 179-191
  12. Lichter, Daniel T., kaj Brown, David L. 2011. "Rural America in an Urban Society: Changing Spatial and Social Boundaries." Annual Review of Sociology 37, p. 565-592.
  13. (September 2009) “Some Problems of and Futures for Urban Sociology: Toward a Sociology of Settlements”, City & Community (en) 8 (3), p. 211–219. doi:10.1111/j.1540-6040.2009.01286.x. 
  14. Ducros, Helene D., "Rurality in Europe", Council for European Studies, Europe Now Journal (2020) [1]
  15. Lichter, Daniel T., kaj Brown, David L. 2011. "Rural America in an Urban Society: Changing Spatial and Social Boundaries." Annual Review of Sociology 37, p. 572.
  16. van Maarseveen, Raoul. 2021. "The urban–rural education gap: do cities indeed make us smarter?" Journal of Economic Geography 21(5), p. 6683-714.
  17. Steblay, Nancy Mehrkens. 1983. "Helping Behavior in Rural and Urban Environments: A Meta-Analysis." Psychological Bulletin 102(3), p. 346-356.
  18. Kendall, Holli A., kaj al. 2006. "Public Concern with Animal Well-Being: Place, Social Structural Location, and Individual Experience". Rural Sociology 71(3), p. 405-407.
  19. Glasser, Carol L. 2024. "“The 21st Century Rabbit Paradox”: Attitudes Toward and Experiences with Rabbits in the United States". Society & Animals 32(3), p. 287-308.
  20. (2024) “The urban-rural divide and residential contentment as antecedents of political ideology”, Cities 146, p. 104720. doi:10.1016/j.cities.2023.104720. 
  21. (2023) “Progressive cities: Urban–rural polarisation of social values and economic development around the world”, Urban Studies 60 (12), p. 2329–2350. doi:10.1177/00420980221148388. 
  22. Badger, Emily, "How the Rural-Urban Divide Became America's Political Fault Line", The New York Times, 21-a de majo 2019.
  23. . The divide between us: Urban-rural political differences rooted in geography (18-a de februaro 2020). Arkivita el la originalo je 14-a de aprilo 2021. Alirita 6-a de majo 2024.
  24. Siegler, Kirk, "Biden's Win Shows Rural-Urban Divide Has Grown Since 2016", 18-a de novembro 2020.
  25. (2024) “Explaining Rural Conservatism: Political Consequences of Technological Change in the Great Plains”, American Political Science Review, p. 1–23. doi:10.1017/S0003055424000200. Alirita 6-a de majo 2024.. 
  26. (1989) “Congressional Voting in the 1920s: A Test of Urban-Rural Conflict”, The Journal of American History 76 (2), p. 528–534. doi:10.2307/1907989. 
  27. Ravi, K.. (2005) Spatial Inequality and Development. Oxford University Press, p. 3–12. doi:10.1093/0199278636.003.0001. ISBN 9780191602191.
  28. Transforming food systems for rural prosperity (angle). Alirita 2024-01-23.
  29. (June 2018) “Poverty, rural population distribution and climate change”, Environment and Development Economics (en) 23 (3), p. 234–256. doi:10.1017/S1355770X17000353. 158642860. 
  30. (2018) “Social justice and spatial inequality: Toward a conceptual framework”, Progress in Human Geography 42 (5), p. 647–665. doi:10.1177/0309132517702969. 151399253. 
  31. 31,0 31,1 Kim, Sukkoo. 2008. Spatial Inequality and Economic Development : Theories, Facts, and Policies. Commission on Growth and Development Working Paper;No. 16. World Bank, Washington, DC. © World Bank. https://openknowledge.worldbank.org/handle/10986/28050 License: CC BY 3.0 IGO.
  32. (February 2010) “Agglomeration Economics”, National Bureau of Economic Research (NBER), p. 1–14. 
  33. (1991) “Increasing Returns and Economic Geography”, Journal of Political Economy 99 (3), p. 483–499. doi:10.1086/261763. 
  34. Romero, Jessie and Schwartzman, Felipe F. Inequality in and across Cities. Oktobro 2018, No. 18-10. Federal Reserve Bank of Richmond Economic Brief.
  35. Boulant, Brezzi, M., & Veneri, P. (2016). Income Levels And Inequality in Metropolitan Areas A Comparative Approach in OECD Countries / Justine Boulant, Monica Brezzi and Paolo Veneri. In Income Levels And Inequality in Metropolitan Areas A Comparative Approach in OECD Countries. OECD Publishing.
  36. About Rural Health | CSELS | Rural Health | CDC (en-us) (2023-11-28). Alirita 2024-03-17.
  37. Rural Health Disparities Overview - Rural Health Information Hub (angle). Alirita 2024-04-03.
  38. Tackling inequalities in public service coverage to "build forward better" for the rural poor (angle). Alirita 2024-03-29.
  39. {{{Titolo}}}.
  40. (2010) “WHO guideline on health workforce development, attraction, recruitment and retention in rural and remote areas”, World Health Organization. 
  41. Rural Health Disparities Overview - Rural Health Information Hub (angle). Alirita 2024-04-07.
  42. Addressing health inequities among people living in rural and remote areas (angle). Alirita 2024-03-29.
  43. Economic Stability - Healthy People 2030 | health.gov. Alirita 2024-03-29.
  44. 44,0 44,1 Flies, Emily J., k. al. 2019. "Urban-associated diseases: Candidate diseases, environmental risk factors, and a path forward". Environment International 33A.
  45. Li Zhi k. al. 2016. "Age-period-cohort analysis of infectious disease mortality in urban-rural China, 1990–2010". International Journal for Equity in Health 15.
  46. Chen Li k. al. 2024. "Long-term variations of urban–Rural disparities in infectious disease burden of over 8.44 million children, adolescents, and youth in China from 2013 to 2021: An observational study". PLOS Medicine 21(4).
  47. Solmi, Francesca, k. al. 2020. "Urban-Rural Differences in Major Mental Health Conditions". En Okkels, Niels, k. al. (red.), Mental Health and Illness in the City. Springer Singapore.
  48. Landini, Fernando, k. al. 2022. "Rural Psychology: Literature Review, Reasons for Its Need, and Challenges". En Ferreira Leite, Jáder, k. al. Psychology and Rural Contexts: Psychosocial Dialogues from Latin America. Springer Cham. 21-39.