Zoonozo estas ajna infekta malsano ĉe bestoj kiu povas esti transmitata (en kelkaj kazoj, per vektoro) de ne-homaj bestoj, kaj naturaj kaj hejmaj, ĝis homoj aŭ de homoj ĝis ne-homaj bestoj (la lasta foje menciata estas nomita inversa zoonozo aŭ antroponozo). De la 1415 patogenoj konataj influiantaj homojn, 61% estas zoonozaj.[1] La apero de patogeno en nova gastiganta specio estas nomata malsaninvado.

La emerĝanta interfaka kampo de konservadomedicino, kiu integras homan kaj veterinaran medicinojn, kaj medisciencojn, rilatas plejparte al zoonozo.

La intensa bredado de brutoj en bestfabrikoj favoras la disvastiĝon de zoonozoj. Tial prevento de zoonozoj estas ofta helpa argumento por leĝoj pri bruta bonfarto, interalie Proponaĵo 12 en Kalifornio.[2]

Referencoj redakti

  1. Taylor et al. 2001 Risk factors for human disease emergence Philosophical Transactions of the Royal Society B 356(1411):983-9.
  2. [1]

Vidu ankaŭ redakti