Inge Lehmann (13-an de majo 188821-an de februaro 1993) estis dana sismologino kaj geofizikistino kiu eltrovis la internan kernon de nia planedo. En 1936 ŝi asertis surbaze de jam ekzistanta sismaj datenoj la ekziston de interna kerno havanta fizikajn ecojn diferencajn de tiuj en la ekstera kerno, tiel ke la tera kerno ne estas simple unu likviĝinta sfero. La sismologoj, ĝis tiam ne trovinte bone funkciantan hipotezon por klarigi la observitan fakton, ke la tertrema P-ondo malrapidiĝas, kiam ĝi atingas iujn certajn regionojn en la tera internaĵo, baldaŭ akceptis ŝian konkludon.

Inge Lehmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1888 (1888-05-13)
en Tommerup
Morto 21-an de februaro 1993 (1993-02-21) (104-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Hørsholm Kirkegård
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Universitato de Kopenhago • Kolegio Newnham
Familio
Patro Alfred Lehmann
Frat(in)o Harriet Lehmann
Parencoj Orla Lehmann
Okupo
Okupo seismologo • geologo • surveyor • natursciencisto • terfizikisto
Verkoj Lehmann discontinuity
vdr

Inge Lehmann naskiĝis kaj plejparte edukiĝis en Kopenhago. Ŝia patro estis la eksperimenta psikologo Alfred Georg Ludvik Lehmann (1858–1921). Ŝi studis matematikon en la universitatoj de Kopenhago kaj Kembriĝo. De 1928 ĝis emeritiĝo en 1953, ŝi servis kiel ŝtata geodeziisto kaj estris la sismologian fakon de la dana geodezia instituto. Poste ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi malkovris alian sisman malkontinuaĵon, 190-250 km sub la surfaco, kiun oni nomas la "efiko de Lehmann".

Ŝi ricevis multajn honorajn membrecojn kaj gradojn, elektiĝis alilanda membrino de la brita Reĝa Societo, kaj en la 127-a datreveno de la naskiĝo Google honoris ŝin per tutmonda Doodle.

Vidu ankaǔ redakti