Google Doodle estas speciala provizora ŝanĝo de la markemblemo de Google ĉe ties serĉila hejmpaĝo; ĝi celas celebri/honori/memorigi pri festoj, eventoj, atingaĵoj, kaj homoj.

La unua Google Doodle aperis en 1998 kaj honoris la festivalon "Burning Man".[1][2] Ĝin desegnis Larry Page kaj Sergey Brin.

La simbolo de Guglo sur ties franca retejo la 15-an de decembro 2009

La 15-an de decembro 2009 en multaj lingvaj versioj de Google aperis kiel Google Doodle la vorto "Google" kun la Esperanta flago en la loko de la litero "l", por atentigi pri la 150-jara datreveno de la naskiĝo de d-ro Zamenhof.

Aldone al la celebrado de multaj bone konataj eventoj kaj festoj, Google Doodles celebras artistojn kaj sciencistojn en ties naskotagoj, kiel Mary Somerville, Andy Warhol, Albert Einstein, Leonardo da Vinci, Rabindranath Tagore, Louis Braille, Ella Fitzgerald, Percival Lowell, Edvard Munch, Nikola Tesla, Béla Bartók, René Magritte, John Lennon, Michael Jackson, Volodimir Daĥno, Robert Moog, Akira Kurosawa, Satyajit Ray, H. G. Wells, Freddie Mercury, Samuel Morse, Hans Christian Ørsted, Mahatma Gandhi, Dennis Gabor, Édith Piaf, Constantin Brâncuși, Antonio Vivaldi, Hafizo, Jules Verne, Leonhard Euler, Lucille Ball kaj Hedy Lamarr, inter ĉirkaŭ 9 000 aliaj.[3]

Referencoj redakti