Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio
La Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio (hispane: Instituto Geológico y Minero de España, IGME) estas nacia centro de la Supera Konsilio por Scienca Esplorado (CSIC) de Hispanio.
Instituto pri Geologio kaj Minindustrio de Hispanio | ||
---|---|---|
Instituto Geológico y Minero de España | ||
Public Research Organization (en) | ||
Komenco | 1849 vd | |
Geografia situo | 40° 26′ 31″ N, 3° 41′ 59″ U (mapo)40.442041-3.69962Koordinatoj: 40° 26′ 31″ N, 3° 41′ 59″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Instituto Geológico y Minero de España headquarters | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi okupiĝas pri la sciencteknikaj laboroj en la kampo de la Sciencoj de la Tero kaj de la Maro. Ĝi ankaŭ okupiĝas pri la mastrumado de la Geominista Muzeo, kie montriĝas kolektoj de mineraloj, rokoj kaj fosilioj devenantaj de ĉiuj hispanaj regionoj, de malnovaj koloniaj teritorioj kaj de diversaj partoj de la mondo.
Historio
redaktiĜiaj originoj devenas el la «Komisiono por la Geologia Mapado de Madrido kaj Ĝenerala de la Reĝlando», fondita de Isabel 2a de Hispanio en la jaro 1849. Inter 1870 kaj 1910 ĝi nomiĝis «Komisiono de la Geologia Mapo de Hispanio» kaj de 1910 ricevis la nomon «Geologia Institucio de Hispanio».
En 1926 establiĝis ĝia definitiva sidejo en la konstruaĵo de la strato Ríos Rosas de Madrido. En 1927 ĝi ricevis sian aktualan nomon, elstarante la minsciencon inter siaj ĉefaj celoj.
En marto de 2021 la IGME estis integrita en la Supera Konsilio de Sciencaj Esploroj (CSIC), ĉesante esti sendependa organizaĵo kaj iĝante nacia centro.[1]
Areoj de agado
redaktiLa Strategia Plano de la IGME kontemplas kiel prioritataj aglinioj, la sekvaj:
- Geoscienca kartografio[rompita ligilo]
- Hidrogeologio kaj media kvalito Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Mineralaj rimedoj kaj media impakto de la minado Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Geologiaj riskoj, aktivaj procezoj kaj globala ŝanĝo Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Geologio de la subgrundo kaj geologia stokado de CO2[rompita ligilo]
- Geodiverseco, geologia-mina heredaĵo kaj scienca kulturo Arkivigite je 2021-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Sistemoj de geoscienca informado Arkivigite je 2021-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
Geologia heredaĵo
redaktiLa Instituto, en kunlaborado kun la Geologia Socio de Hispanio, ellaboras la liston de Lokoj de Geologia Intereso de Hispanio, kiel kontribuo al la projekto Global Geosites (Lokoj de monda geologia intereso), promociita de la Internacia Unuiĝo de Geologiaj Sciencoj, kaj kiu utilas kiel bazo por la «Hispana Inventaro de lokoj de geologia intereso». La listo estas formita de 3503 punktoj kolektitaj en 20 geologiaj kuntekstoj.[2][3]
Referencoj
redakti- ↑ Oficiala dekreto.
- ↑ Listado Geosites. Arkivita el la originalo je 2021-06-23. Alirita 2021-11-08 .
- ↑ Aplicación para la consulta de la Base de datos del Inventario Español de Lugares de Interés Geológico