Gerardo Herrero

hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro

Gerardo HERRERO (Madrido, 28a de februaro 1953) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Li klopodis por promocio de la ligiloj kun Latinameriko kaj de kunproduktoraĵoj, kaj tiukadre li fondis la produktoran entreprenon Tornasol. Li partoprenis en preskaŭ 180 filmoj jem kiel reĝisoro jen kiel produktoro kaj ricevis 34 Goya-premiojn, la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes pro The Wind That Shakes the Barley, de Ken Loach, kaj Oskar-premion pro El secreto de sus ojos, de Juan José Campanella.

Gerardo Herrero
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1953 (1953-01-28) (71-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
vdr

Kadre de kunlaborado kun LAtinaemriko estas verkoj kiel como Martín (Hache) (1997), de Adolfo Aristarain; El coronel no tiene quien le escriba (1999), de Arturo Ripstein; Plata quemada (2000), de Marcelo Piñeyro; El hijo de la novia (2001), de Juan José Campanella. Aparte li reĝisoris Frontera sur (1998), El lugar donde estuvo el paraíso (2001), pri la samnoma romano de ĉilia Carlos Franz, kaj Lugares comunes (2002) de Adolfo Aristarain.

En 1994 li prezidis la Akademion de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio; estas membro fondinto de la Escuela de Cine de la Comunidad de Madrid kaj promocianto de la Programo Ibermedia, nome fonduso por la disvolvigo de la aŭdiovida industrio de Iberameriko. Inter 1997 kaj 1999, li estis prezidanto de la Federación de Asociación de Productores Audiovisuales Españoles kaj ĝis 2001, ĝenerala sekretario de la Federación Iberoamericana de Productores Cinematográficos y Audiovisuales.

Filmoj kiel reĝisoro redakti

  • 1987 • Al acecho
  • 1994 • Desvío al paraíso
  • 1995 • Malena es un nombre de tango
  • 1997 • Territorio comanche
  • 1998 • Frontera Sur, aŭ América mía
  • 2000 • Las razones de mis amigos
  • 2001 • El lugar donde estuvo el paraíso
  • 2003 • El misterio Galíndez
  • 2004 • El principio de Arquímedes
  • 2005 • Heroína
  • 2005 • Los aires difíciles
  • 2007 • Una mujer invisible
  • 2008 • Que parezca un accidente
  • 2009 • El corredor nocturno
  • 2012 • Silencio en la nieve
  • 2013 • Crimen con vista al mar
  • 2015 • La playa de los ahogados
  • 2017 • Las siete muertes
  • 2019 • El asesino de los caprichos
  • 2023 • Bajo terapia

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gerardo Herrero en la hispana Vikipedio.