Malena es un nombre de tango (filmo)

hispana filmo reĝisorita de Gerardo Herrero

Malena es un nombre de tango (Malena estas tangonomo) estas hispana filmo reĝisorita de Gerardo Herrero kaj ĉefrolulita de Marta Belaustegui, Carlos López, Luis Fernando Alvés kaj Ariadna Gil. La scenaro estas bazita sur samnoma romano de Almudena Grandes.

Malena es un nombre de tango
filmo
Originala titolo Malena es un nombre de tango
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1996
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alfredo F. Mayo
Reĝisoro(j) Gerardo Herrero
Produktisto(j) Javier López Blanco • Gerardo Herrero
Scenaro Senel Paz
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Ariadna Gil • Marta Belaustegui • Luis Fernando Alvés • Isabel Otero • Alicia Hermida • Dafne Fernández • Roman Luknár • Miguel Palenzuela • Jesús Ruyman • Ana Otero • Susi Sánchez • José Conde • Joseba Apaolaza • Juan Carlos Vellido • Mariví Bilbao • Ana Milán
IMDb
vdr

Laŭ informoj de la Ministerio de Kulturo, la filmo havis 344 192 spektantojn kaj totalon de 1 145 346,37 eŭroj.

La filmo estis filmita en Mula (Murcio), Hispanio.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Malena ricevas estante 12-jaraĝa, el sia avo, antikva smeraldo, nome la lasta trezoro kiun konservas la familio kaj kiu finfine savos la vivon al ŝi. Ĝis tiam, Malena dediĉis sin al elplektiĝo de la historio de sia familio kaj de sia propra historio, en la intenco malheligi antikvan familian malbenon. Ŝia fratino Reina estas ŝia rivalo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Ariadna Gil ... Malena
  • Marta Belaustegui ... Reina
  • Carlos López ... Fernando
  • Luis Fernando Alvés ... Santiago
  • Isabel Otero ... Magda
  • Alicia Hermida ... Paulina
  • Dafne Fernández ... Malena infanino

Eksteraj ligiloj redakti