Carlos Ruiz Zafón
Carlos Ruiz Zafón (Barcelono, n. la 25-an de septembro 1964 en Los-Anĝeleso, m. la 19-an de junio 2020) estis hispana verkisto[1]. Li famiĝis tutmonde per la eldono en 2001 de sia romano La sombra del viento (La ombro de la vento) kaj verkis plurajn romanojn, infanlibrojn kaj kelkajn kinscenarojn. Gajninto de multaj literaturaj premioj, lia verkaro estis enmetita en la liston de la 100 plej bonkvalitaj hispanlingvaj libroj de la pasintaj 25 jaroj kreitaj en 2007 fare de 81 latinamerikaj kaj hispanaj aŭtoroj kaj kritikistoj[2]. Liaj verkoj estis tradukitaj en pli ol 36 lingvoj.
Carlos Ruiz Zafón | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Carlos Ruiz Zafón | |||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1964 en Barcelono | ||||
Morto | 19-an de junio 2020 (55-jara) en Los-Anĝeleso, ![]() | ||||
Mortis pro | kojlorektuma kancero [#] | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Alma mater | Centre educatiu privat Jesuïtes Sarrià - Sant Ignasi • Universitato Aŭtonoma de Barcelono [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romanisto • scenaristo • publikigisto • verkisto • filma scenaristo [#] | ||||
Laborkampo | literaturo • porjunula literaturo • film screenwriting [#] | ||||
Aktiva en | Los-Anĝeleso [#] | ||||
Aktiva dum | 1993–2020 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Prince of Mist ❦ The Midnight Palace ❦ Marina ❦ The Shadow of the Wind ❦ The Labyrinth of Spirits [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VerkaroRedakti
RomanojRedakti
- La sombra del viento (Barcelono: Planeta, 2002)
- Gaudí en Manhattan (Barcelono: Planeta, 2004), novelo
- El juego del ángel (Barcelono: Planeta, 2008)
- El prisionero del cielo (Barcelono: Planeta, 2011)
- El laberinto de los espíritus (Barcelono: Planeta, 2017)
Infana literaturoRedakti
- El príncipe de la niebla (Barcelono: Edebé, 1993)
- El palacio de la medianoche (Barcelono: Edebé, 1994)
- Las luces de septiembre (Barcelono: Edebé, 1995)
- Marina (Barcelono: Edebé, 1999)
- Rosa de fuego (2012), novelo en la revuo Magazine y Diario de Ibiza
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencoRedakti
- ↑ (nl) Schaduw van de wind-schrijver Carlos Ruiz Zafón (55) overleden, NU.nl, la 19-an de juni 2020
- ↑ (es) Las mejores 100 novelas de la lengua española de los últimos 25 años Arkivigite je 2011-09-05 per la retarkivo Wayback Machine