Ĥamsino (arabdevena vorto por "kvindek") aŭ ŝaravo (hebredevene) estas tre varma kaj sekega dezerta vento, kiu aperas en Norda Afriko kaj la Araba duonisulo kaj kunportas grandan amason da polvo.

Ĥamsino super Libio

Ĝi estiĝas fine de vintro kaj en frua printempo kaj blovas de sudo kaj sudokcidento. Ĝia temperaturo superas ofte la 40  °C kaj daŭras senĉese dum 3-4 tagoj. Tion sekvas pli malvarma ventofluo.

La ĥamsino aperas kiam la malaltprema centro (ciklono) - super la Saharo aŭ suda Mediteraneo - ekas en orientan direkton. Ĝi kunportas antaŭe sekan (10-20%), varman aeron el la dezerto al la nordo, samtempe grandan amasan el polvo kaj sablo. Ĝia posta flanko portas malvarmetan mediteranean aeron al sudo.