AMC 35 (france Auto-mitrailleuse de Combat — kirasaŭto de batalo) estas franca malpeza tanko de la 1930-j pri apogo de kavalerio. Ĝin kreis la firmo "Renault" laŭ mendo de la franca kavalerio en 1934-1936. Ĝi estis unuigo de la branĉoj AMR 35 kaj AMC 34YR. Tamen, post 1934 la postuloj al defendo kreskis, kaj AMC 35 jam ne respondis ilin. La rolo de baza kavaleria tanko pasis al la pli peza S 35. La mendo pri AMC 35 konsistis nur el 100 unitoj. La amasfabrikado de AMC 35 daŭris de 1938 ĝis kapitulaco de Francio en 1940. Oni ellasis entute 35 tankojn por la francia armeo kaj 15 por la belgia.

AMC 35

AMC 35 en la franca tanka muzeo en Saumur

Baza karakteristiko
Homekipo 3
Longo 4.43 m
Larĝo 2.05 m
Alto 2.28 m
Maso 14.5 t
Blendo kaj armilekipo
Blendo 10–25 mm
Ĉefarmilo 47-mm kanono SA 35 L/28
Sekundaraj armiloj 1 × 7.5-mm Reibel modèle 1931
Movumo kaj movo
Movumo vica 4-cilindra per akvo fridigita karburila motoro
180 ĈP
Risortigo "tondila" kun pendoloj, sur gumaj horizontalaj risortoj
Maks. rapideco 40 km/h
Proporcio povumo/maso 12.4 ĈP/tunoj
Veturdistanco 200 km (sur ŝoseo)
vdr

La ĉefa specialeco de ĉi tiu tanko estas, ke ĝi estis la lasta malpeza tanko pri apogo de kavaleriaj formacioj.

La germanoj prenis kelkajn tiujn tankojn kaj donis ilin nomon Pz.Kpfw.AMC 738(f). Sed nek Wehrmacht, nek Waffen-SS uzis ilin praktike.

Unu ekzemplero de AMC 35 restas en franca tanka muzeo en Saumur.

Teknikaj karakterizoj redakti

Ekzistis la sola seria modifo, ellasita en tri produktadaj serioj. La serioj diferencis inter si nur pro ĉefa armo de tanko. Ekzistis tri variantoj de la ĉefa armo:

  • la 47-mm tanka kanono (plimulto da ellasitaj unitoj).
  • la 25-mm tanka kanono (sur bazo de trenata antitanka kanono).
  • la 13.2-mm grandkalibra mitralo Hotchkiss.

Oni instalis la armon en la turo. La turo havis ankaŭ la parigitan 7.5-mm mitralon Reibel modèle 1931. Kursa mitralo mankis, samkiel en plimulto da tiamaj malpezaj tankoj.

La transmisio lokiĝis en la fronta parto de tanko; la direkta kaj batala fakoj – en la mezo; la karburila motoro situis en la ariera parto. La movilo estis raŭpa.

Priskribo de konstrukciaĵo redakti

Blenda korpo kaj turo redakti

Oni konstruis la korpon kaj turon de tanko el blendaj detaloj, larĝaj je 10–25 mm. La blendaj lamenoj havis raciajn klingradojn; ĉi tio pliigis la defendon de tanko.

Armo redakti

Unu kanono SA 35 L/28 de la 47-mm kalibro, kun municio je 50 obusoj; unu mitralo Reibel de la 7.5-mm kalibro, kun municio je 1500 kartoĉoj.

Motoro kaj transmisio redakti

La tanko havis vican 4-cilindran per akvo fridigitan karburilan motoron, fortan je 180 ĈP. Ĝi estis evoluo de motoroj de antaŭaj tankoj de Renault – AMR 35 kaj AMC 34YR.

Boĝio redakti

Servo kaj batala uzo redakti

La unua subdivido de la francia armeo, armita tute per AMC 35, estis formita jam en marto de 1939. Tio estis mekanizita kavaleria eskadrono el 16 tankoj. Ĝi partoprenis aktive en bataloj kontraŭ Wehrmacht dum invado en Francion. Antaŭ tio oni planis liveri al Belgio 8 tankojn ACG (nomo de AMC 35 en la belgia armeo), kun 47-mm kanonoj en turoj APX-2, por Escadron d'Blindees (eskadrono pri apogo de kavalerio).

La unua dokumentita batalo de ĉi tiu tanko en Dua Mondmilito estis batalo de 3 tankoj ACG sub ordonoj de leŭtenanto Schreiber kontraŭ germanaj formacioj, apud Kwatrecht, la 20-an de majo 1940.