Kavaliro George CAYLEY (la 27-an de decembro, 1773 - la 15-an de decembro 1857), angla inventisto kiu esploris stabizitan flugadon.

George Cayley
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1773 (1773-12-27)
en Scarborough
Morto 15-an de decembro 1857 (1857-12-15) (83-jaraĝa)
en Brompton
Tombo Church of All Saints, Brompton-by-Sawdon
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Sir Thomas Cayley, 5th Bt.
Patrino Isabella Seton
Edz(in)o Sarah Walker
Infanoj Katherine Cayley • Emma Cayley • Isabella Cayley • Sarah Philadephia Cayley • Sir Digby Cayley, 7th Bt.
Okupo
Okupo aeronaŭtika inĝeniero • inventistopolitikisto • aerokosma inĝeniero • inĝenieropiloto
vdr

Li naskiĝis en Scarborough en North Yorkshire. Lia patro estis bienulo kaj baroneto, kaj li mem iĝis la sesa baroneto de sia familio. Li estis fekunda inventanto, kaj inter liaj multaj inventaĵoj estis:

  • raŭpveturiloj
  • savboato kiu kapablis rektigi sin post renverso
  • artefarita mano
  • radoj kun streĉaj spokoj
  • frua versio de la eksplodmotoro
  • novaj metodoj por dreni marĉojn
  • rimedojn por pliigi la sekurecon de fervojoj

Li ankaŭ fondis la Londonan Politeknikon (nun la Universitato de Westminster), kaj estis parlamentano inter 1832 kaj 1835.

Tamen li plej famas pro siaj esploroj pri stabizita flugado. Li desegnis kaj konstruis flug-maŝinojn, el kiuj almenaŭ du - glisiloj - flugis. Li sciis ke la ŝlosilo al grandskala stabizita flugado estis la evoluigo de malpezaj motoroj, sed, malgraŭ liaj klopodoj, tio ne okazis dum lia vivtempo. Replikoj de glisilo kiu flugis en 1853 ĉe lia hejmo ĉe Brompton (vilaĝo apud Scarborough) flugis tie en 1974, la 1980-a jardeko kaj 2003.

Inter liaj flugmaŝinaj desegnoj estis kelkaj de helikopteroj.