Raŭpa movilo
(Alidirektita el Raŭpa veturilo)
Raŭpa movilo, raŭpa veturilo aŭ ĉenbenda movilo estas movilo de memmovaj veturiloj, en kiuj puŝforto fariĝas dank'al rulumo de ĉenbendoj, konsistantaj el apartaj ĉeneroj – raŭperoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/Caterpillar_vehicle_at_Colne_Valley_Railway.jpg/220px-Caterpillar_vehicle_at_Colne_Valley_Railway.jpg)
La raŭpa movilo garantias pli altan terenan vetureblecon. Granda surfaco de kontakto inter raŭpoj kaj grundo ebligas garantii malaltan premon – 31-122 kN/m² (0.3-1.2 kgf/cm²), t.e. malpli ol tiu de la homa piedo. Tiamaniere la raŭpa movilo evitas profundan mergon en grundon.