Ĉenbendoraŭpo estas ŝlosita kontinua bendo aŭ ĉeno el artike kunigitaj ĉeneroj (raŭperoj), uzata en raŭpa movilo.

Ĉenbendo

Sur la interna surfaco de la raŭpo estas kavoj aŭ elstaraĵoj, kun kiuj interagas pelradoj de veturilo. La ekstera surfaco de la raŭpo havas elstaraĵojn (grundokroĉiloj), kiuj garantias kunteniĝon kun grundo. La raŭpoj povas esti metalaj, kaŭĉuko-metalaj kaj kaŭĉukaj. Pli disvastiĝis metalaj raŭpoj kun malmunteblaj aŭ nemalmunteblaj ĉeneroj. Por plialtigi eluziĝrezistecon kaj daŭron de uzebleco de la raŭpo ties ĉenerojn kaj kunigajn elementojn (kamoj, mufoj) oni faras el speciala altmanganoza ŝtalo kaj hardas, oni ankaŭ uzas kaŭĉuko-metalajn artikojn, artikojn kun nadla lagro k.a.

Vidu ankaŭ redakti