Chotěbuz
- Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa municipo en Teŝinio. Pri urbo en Germanio temas artikolo Cottbus.
Chotěbuz estas municipo en Ĉeĥio situanta en la historia teritorio de Teŝinio, proksime de la devena Teŝino sur maldekstra bordo de rivero Olše en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 377 loĝantoj (2023). Ĝi apartenas al la plej malnovaj sidejoj de Teŝina Silezio.
Chotěbuz | |||
germane Kotzobendz, pole Kocobędz | |||
municipo | |||
Anonca turo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Chotěbuz | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Karviná | ||
Administra municipo | Český Těšín | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Parto de | Teŝinio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Fervojstacio | Chotěbuz | ||
- fervojlinioj | n-ro 321, fervojlinio 320 | ||
Rivero | Olše | ||
Situo | Chotěbuz | ||
- alteco | 330 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 46′ 10″ N 18° 35′ 10″ O / 49.76944 °N, 18.58611 °O (mapo) | ||
Areo | 10,61 km² (1 061 ha) | ||
Loĝantaro | 1 377 (2023) | ||
Denseco | 129,78 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1229 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 735 61 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0803 | ||
NUTS 5 | CZ0803 555291 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Chotěbuz | |||
Retpaĝo: www.chotebuz.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karviná, Český Těšín, Albrechtice kaj Teŝino.
Historio redakti
Ni trovos la unuajn menciojn pri la vilaĝo en registroj el la jaro 1229, kie ĝi estas indikata kiel posedaĵo de benediktina monaĥejo en Orlová. La orlova monaĥejo havis ĉi tie fortikigitan gotikan korton, el kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis cilindroforma turo. Sed la orlova monaĥejo ne konservis la fortikigitan korton nek la vilaĝon. Dum disfalo de la monaĥejo en la 15-a jarcento Chotěbuz fariĝis memstara bieno. Ekde la jaro 1447 ĝi apartenis al fryštáta sinjorujo.
Signifan ĉapitron en la vivo de Chotěbuz komencis la jaro 1871. En tiu ĉi jaro estis en Chotěbuz fondita la unua germana ekonomia lernejo.
Vilaĝo Chotěbuz estis memstara ĝis la jaro 1974. Ĝis la jaro 1939 ĝi estis direktita de vilaĝestro kaj reprezentantaro, en la militaj jaroj 1939 - 1945 estis farata devigita administrado de Český Těšín. Post la milito havis ĉi tie sidejon loka nacia komitato ĝis la jaro 1974. Poste la vilaĝo estis per devigita integracio aligita al Český Těšín. La memstarecon la vilaĝo denove akiris al la 1-a de januaro 1998.
En Chotěbuz estas la plej granda limpasejo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Troviĝas ĉi tie arkeoparko.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 878 |
1880 | 975 |
1890 | 1 014 |
1900 | 1 016 |
1910 | 1 173 |
1921 | 1 364 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 539 |
1950 | 1 377 |
1961 | 1 240 |
1970 | 1 113 |
1980 | 1 234 |
1991 | 990 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 033 |
2014 | 1 210 |
2016 | 1 302 |
2017 | 1 303 |
2018 | 1 340 |
2019 | 1 363 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 390 |
2021 | 1 329 |
2022 | 1 358 |
2023 | 1 377 |