Zpupná Lhota (germane Allodial Ellgoth, pole Ligota Alodialna) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Chotěbuz situanta en distrikto Karviná. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de rivero Olše.

Zpupná Lhota
pole: Ligota Alodialna, germane: Allodial Ellgoth
domaro
Evangelia kapelo en Zpupná Lhota
Oficiala nomo: Zpupná Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Chotěbuz
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Fervojo fervojlinio 320
Rivero Olše
Situo Zpupná Lhota
 - alteco 282 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 03″ N 18° 36′ 16″ O / 49.76750 °N, 18.60444 °O / 49.76750; 18.60444 (mapo)
Katastro 2,48 km² (248 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

En mezepoko ĝi estis konata kiel Burgersdorf (ankaŭ Bürgerdorf). En la jaro 1416 ĝi apartenis al Teŝino, poste en la jaro 1490 al Koňákov. En la jaro 1619 tenis ĝin en posedaĵo Kašpar Rudzký el Rudz.

En la jaro 1914 ĉi tie estis vapora brikfarejo de J. Schwarz. Laŭ popolnombrado el la jaro 1910 Zpupná Lhota havis 409 loĝantojn en 48 domoj, el kiuj 371 (94,2%) estis pole, 13 (3,3%) ĉeĥe kaj 10 (2,5%) germane parolantaj loĝantoj, 225 (55%) estis katolikoj, 179 (43,8%) estis protestantoj kaj 5 (1,2%) estis judoj. [1] En la jaro 1930 ĝi havis 96 domojn kaj 7775 loĝantojn, duono el ili estis de luterana konfesio.

La municipa ofico de municipo Chotěbuz situas en la katastro de Zpupné Lhota.

En la domaro troviĝas kapelo de Virgulino Maria Helpantino de kristanoj kaj evangelia kapelo kun ligantaj tombejoj.