Teŝinio, ankaŭ Teŝinia Silezio (pole Śląsk CieszyńskiZiemia Cieszyńska, germane Teschener Schlesien) estas termino markanta la teritorion de la eksa Teŝina princlando en Silezio inkluzive de ĉiuj ties eksaj teritorioj, el kiuj fariĝis memstaraj landaj ŝtatoj, kaj kun la teritorio de landa ŝtato Bohumín, neniam apartenanta al ĝi.

Teŝinio
ĉeĥe TěšínskoTěšínské Slezsko, pole Śląsk CieszyńskiZiemia Cieszyńska, germane Teschener Schlesien
teritorio
La dividita urbo: pola Teŝino (maldekstre), rivero Olše, ĉeĥa Český Těšín (dekstre). Vido el la teŝina Piastida turo.
Landoj Ĉeĥio, Pollando
Regionoj Moraviasilezia regiono Ĉeĥio, Silezia Provinco Pollando
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Silezio
Montaroj Moraviasileziaj Beskidoj, Sileziaj Beskidoj
Riveroj
Ĉefurbo Teŝino historia
Loĝantaro ??
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Dialekto Teŝina dialekto
Mapo de Teŝinio hodiaŭ, dividita inter Ĉeĥio kaj Pollando
Mapo de Teŝinio hodiaŭ, dividita inter Ĉeĥio kaj Pollando
Mapo de Teŝinio hodiaŭ, dividita inter Ĉeĥio kaj Pollando
Pola mapo de Teŝinio, montranta evoluon de kontrolo super Teŝinio pos fino de la unua mondmilito
Pola mapo de Teŝinio, montranta evoluon de kontrolo super Teŝinio pos fino de la unua mondmilito
Pola mapo de Teŝinio, montranta evoluon de kontrolo super Teŝinio pos fino de la unua mondmilito
Vikimedia Komunejo: Cieszyn Silesia
Teŝinio en la jaro 1888
Arkeologia parko sur loko de burgejo en Chotěbuz-Podobora
Laŭtempa bildeto, komparanta revenon de Alzaco al Francio kun perdo de parto de Teŝinio de Ĉeĥoslovakio

Okcidente Teŝinio estas limigita proksimume de fluoj de riveroj de Ostravice kaj Odro (la limoj fakte diversloke zigzagis laŭlonge laŭ ambaŭ riveroj) kaj el oriento de rivero Biała. Historia metropolo de la teritorio estas Teŝino. Hodiaŭ la teritorio estas dividita inter Ĉeĥio (proksimume 56 % de la eksa teritorio) kaj Pollando (proksimume 44 % de la eksa teritorio).

La teritorio redakti

La teritorio de Teŝinio ensumigas la orientan (silezian) parton de urbo Ostrava, distrikto Karviná (Karviná, Havířov, Orlová, Bohumín kaj Český Těšín), parto de distrikto Frýdek-Místek (Frýdek, Třinec, Jablunkov, Hnojník) kaj nuntempan polan disktrikton Cieszyn ĝis duurbo Bielsko-Biała, kiu estas el duono en Silezio (al Teŝinio apartenas Bielsko kaj duone en Malgrandpolio (urbo Biała).

Teŝinio estas parto de Moraviasilezia regiono (la ĉeĥa parto) kaj Silezia Provinco (la pola parto). La apudlimregiona kunlaboro desaltas precipe en projekto de eŭroregiono Těšínské Slezsko - Śląsk Cieszyński.

Historio redakti

Praepoko kaj la unuaj mezepokaj ŝtatformacioj redakti

La plej arkeologiaj trovoj sur Teŝinio devenas el proksimume el tempo 10 000 – 8 000 a.K. Ili ja respondas pri neniel densa loĝigo, sed ili signas, ke jam en tiu ĉi tempo tiu ĉi regiono estis grava komunikila regiono, tra kiu kondukis padoj kunigantaj akvejojn de Morava, Odra, Vistulo kaj Váh.[1]

Moderna epoko redakti

La regiono Zaolzie estis kreita en 1920, kiam Teŝinia Silezio estis dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Zaolzie formas al orientan parton de la ĉeĥa parto de Teŝinia Silezio. La divido kontentigis neniun flankon, kaj konstanta konflikto ĉe la regiono kondukis al ties aneksigo fare de Pollando en Oktobro 1938, post la Munkena Interkonsento. Post la Germana invado de Pollando en 1939, la areo iĝis parto de Nazia Germanio ĝis 1945. Post la milito, oni restarigis la limojn de 1920.

Referencoj redakti

  1. Těšínsko. 1. díl: Přírodní prostředí, dějiny, obyvatelstvo, nářečí, zaměstnání. 1. vyd. Šenov u Ostravy : Tilia, 1997. Dále jen Těšínsko 1. ISBN 80-86101-00-2. p. 41.

Vidu ankaŭ redakti