Teŝina dialekto (pl.: Gwara Cieszyńska), loke nomata po našymu (po naŝimu - laŭ la nia) aŭ po naszymu (po naŝimu - laŭ la nia) estas dialekto uzata en Teŝinio, nome en ties ĉeĥa kaj pola partoj.

Limoj de laĥaj kaj teŝinaj dialektoj (7)

Deveno, uzo kaj nuntempo redakti

La teŝina dialekto evoluis el malnovpola lingvo kaj por sia hodiaŭa aspekto ĝi dankemas precipe al influoj de la germana, pola, ĉeĥa[1] kaj, ekde la 50-aj jaroj ankaŭ de la slovaka. Laŭ ĉeĥaj lingvistoj temas pri unu el laĥaj dialektoj, polaj lingvistoj por ŝanĝo klasifikas tiun ĉi dialekton kiel unu el sileziaj dialektoj

 
Antaŭmilita tombskribo en teŝina dialekto

La teŝina dialekto plenumas por aŭtoĥtonaj loĝantoj de Teŝinio formon de interdialekto. Tio signifas, ke ĝi kunigas elementojn de la ĉeĥa kaj la pola lingvoj kaj ĝi prezentas por parolantoj de la teŝina dialekto relative alireblan rimedon de komunikado kun loĝantoj de Teŝinio, kiuj parolas ĉeĥe aŭ pole. Samtempe temas pri regiona superdialekta formacio, kiu unuigas lingvan kodon en Teŝinio en aspekton de unueca neliteratura parolo. La teŝina dialekto estas la plej disvastigita komunika kodo en la regiono kaj ĝi plenumas ĉi tie rolon de kutima pola lingvo aŭ kutima ĉeĥa lingvo.

La teŝina dialekto sukcesas en Ĉeĥio pli bone ol en Pollando. Kaŭzo de pli rapida integro en Pollando estas pli granda proksimeco de ambaŭ lingvaj sistemoj (de la pola lingvo kaj la teŝina dialekto). En la pola flanko okazas precipe fonetika integro kun la pola lingvo. En la ĉeĥa flanko temas precipe pri kvalitaj ŝanĝoj, nome en sekvo de posteno de la ĉeĥa kiel ofica kaj domina lingvo, aktivecoj de lokaj poloj, kiuj rilate al majoritata populacio limiĝas per emfazigado de la pola kiel rilate al la ĉeĥa alterna lingva koddo, kaj ekzistado de la polaj naciecaj lernejaferoj. Nuntempe nome plimulto de uzantoj de tiu ĉi dialekto apartenas al la pola nacieca minoritato.[2]

Ekzemploj redakti

 
Humura folio „Nasz Kocur“, eldonita en la teŝina dialekto de Josef Koždoň en Moravia Ostrava kaj enhavanta ŝlonzanan propagandon kontraŭ almigreco el Galicio
  • babuć - č prase - pl prosię - eo porko
  • chrost - č keř - pl krzak - eo arbusto
  • glajzy - č koleje - pl szyny kolejowe - eo reloj
  • jakla - č blůza - pl bluza - eo bluzo
  • jaktóż - č kdyžtak - pl fakte ĝi ne estas uzata - eo se
  • keta - č řetěz - pl łańcuch - eo ĉeno (sur biciklo)
  • kludzić - č vést - pl prowadzić - eo akompani, konduki
  • krokaty - č protivný, agresivní - pl złośliwy, agresywny - eo agresiva, kolerema
  • snodzi - č údajně, prý - pl pono, bodajże - eo onidire
  • trusiok - č krocan - pl indyk - eo meleagro
  • truśka - č krůta - pl indyczka - eo meleagrino
  • zakiyl - č dokud - pl dopóki - eo ĝis kiam

Esploro redakti

Al esploro de la teŝina dialekto, krom multaj aliaj lingvistoj, longtempe dediĉas sin pola sciencisto kaj folkloristo, vivanta en Ĉeĥio, profesoro Karol Daniel Kadłubiec, kiu prelegas en Silezia universitato en Teŝino (Uniwersytet Śląski w Cieszynie, Pollando) kaj en PF de Ostrava universitato. La teŝinan dialekton esploris eĉ usona slavisto Kevin Hannan.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Těšínské nářečí en la ĉeĥa Vikipedio.

  1. Roman Raszka: ZAOLZIE W HISTORII, MOWIE I KULTURZE, p. 27
  2. Hannan, Kevin (1996). Borders of Language and Identity in Teschen Silesia.