Frýdek (latine Fridecca, germane Friedek, Friedeck, pollingve Frydek) estas silezia historia urbo, hodiaŭ urba parto de statuta urbo Frýdek-Místek en distrikto Frýdek-Místek. Frýdek fondis komence de la 14-a jarcento teŝina princo Kazimiro la 1-a, sed la teŝinaj princoj ofte lombardis la urbon pro siaj financaj problemoj, kiam fine de la jaro 1572 ili ŝanĝigis la tutan senjorujon Frýdek en status minor kaj la sekvantaj jaron ili vendis ĝin. Pli longtempe proprumis la senjorujon Frýdek Bruntálští z Vrbna (1584–1636), Oppersdorfidoj (1636–1699) kaj Pražmové z Bílkova (1699–1797). En la jaro 1797 Frýdek-on aĉetis reen kamero de la teŝina princlando, kiu tiam apartenis al Habsburgoj, nome ĝis la jaro 1918, kiam iliaj parceloj estis ŝtatigitaj.

Frýdek
germane: Friedek, Friedeck, pole: Frydek, latine: Fridecca
urba parto
Frýdek-Místek, Frýdek, Zámecké nám. (2016-07-06; 01).jpg
Placo en Frýdek kaj kastelo
Frýdek CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Frýdek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Teŝina princlando
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 2383 (2011)
Situo Frýdek
 - koordinatoj 49° 41′ 08″ N 18° 21′ 02″ O / 49.68556 °N, 18.35056 °O / 49.68556; 18.35056 (mapo)
Katastro 13,73 km² (1 373 ha) 2 (Frýdek, Panské Nové Dvory)
Loĝantaro 29 713 (2011)
Denseco 2 164,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Frýdek
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

En la jaro 1850 Frýdek fariĝis centro de la samnomata juĝeja distrikto kaj ĝis la jaro 1901 sidejo de oficoj de la politika distrikto. En la jaroj 1869–1928 Frýdek estis statuta urbo. La 1-an de januaro 1943 Frýdek kuniĝis kun Místek kaj pluaj municipoj en urbon Frýdek-Místek.

HistorioRedakti

Antaŭuulo de Frýdek estis foira domaro Jamnice, la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro 1305. Tiu ĉi regiono kreis konsiston de teŝina princlando.

LoĝantaroRedakti

Evoluo de nombro de loĝantoj de Frýdek laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
5 170 5 912 7 374 9 037 9 879 10 071 11 889 13 172 17 009[n. 1] 15 729 21 445 33 918 33 326 29 713

NotojRedakti

  1. En la jaro 1960 estis al Frýdek alligita k.t. Panské Nové Dvory kun okcent loĝantoj.

Pluaj fotojRedakti