Eble vi serĉas la sestagan militon de 1967.

La Septaga milito estis armea kunpuŝiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj Pollando je Teŝinio en la jaro 1919, okazanta enkadre de ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.

Septaga milito
Laŭtempa mapo kun la plej gravaj demarkigaj linioj
milito
Daŭro: 23-a de januaro 1919 - 30-a de januaro 1919
Loko: Teŝinio
Rezulto: Difino de nova demarkiga linio, kiu ampleksigis teritoriojn kontrolataj de Ĉeĥoslovakio
Casus belli: Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio
Flankoj
Ĉeĥoslovakio Pollando
Komandantoj
Josef Šnejdárek Franciszek Latinik
Perdoj
44-53 falintoj
124 vunditoj[1]
92 falintoj
855 vunditoj[1]
vdr

La ĉeĥoslovakaj taĉmentoj sturmis al fare de Pollando aneksita parto de Teŝinio, por ke en la disputata teritorio ili malebligu okazadon de balotoj en polan Sejmon kaj rekrutojn de la loka loĝantaro en la armeon de Pollando.[2] La atako estis haltigita pro premo de Entento. Rezulto de la milito estis difino de nova demarkiga linio, kiu ampleksigis teritorion kontrolata de Ĉeĥoslovakio.

Kadro de eventoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.

Ekde la jaro 990 ĝis la jaro 1327 Teŝinio estis parto de Pollando. Ekde la jaro 1327 Teŝinio estis en feŭda dependeco je ĉeĥa reĝo kaj kiel parto de landoj de Krono ĉeĥa ĝi fariĝis eĉ parto de Aŭstrio-Hungario. Komence de la 20-a jarcento en la regiono vivis ĉeĥoj, poloj, germanoj kaj judoj. Signifa parto de la loĝantaro ne estis naciece distingita kaj ili konsciis sole sian regionan silezian apartenecon (ŝlonzanoj). Sekve de industriigo en Teŝinio venis multnobraj almigrintoj, precipe el la pola Galicio. En lasta aŭstra popolnombrado en la jaro 1910 superduona plimulto de loĝantoj de Teŝinio indikis kiel sian parollingvon (la t.n. Umgangssprache) la polan lingvon, sed en tiun ĉi grupon estis envicigitaj eĉ la ŝlonzanoj (parolantaj ĝis hodiaŭa tempo per uzata teŝina dialekto), kiuj havis amikajn rilatojn kun la germanoj kaj ili orientiĝis akre kontraŭpole.

Post disfalo de Aŭstrio-Hungario en Teŝinio estiĝis ĉeĥa nacia komitato (Nacia komitato por Silezio - Národní výbor pro Slezsko) kaj pola nacia komitato (Nacia konsilantaro de Princlando teŝina - Rada Narodowa Księstwa Cieszyńskiego). La pola komitato proklamis Teŝinion kiel parton de Pollando kaj nokte el la 31-a de oktobro je la 1-a de novembro 1918 konkeris armee plimulton de Teŝinio. La ĉeĥa komitato proklamis Teŝinion kiel parton de Ĉeĥoslovakio. La streĉo gradiĝis kaj klopodo trankviligi la situacion kondukis al fermo de dumtempa interkonsento pri divido de Teŝinio inter ambaŭ naciaj komitatoj. laŭ tiu ĉi interkonsento granda plimulto de Teŝinio dumtempe falis al Pollando, kiu tiel akiris eĉ kontrolon super fervojo Košice-Bohumín, ununura fervoja kunigo de Ĉeĥaj landoj kun la orienta Slovakio. Ĉeĥoslovaka registaro kaj la ĉeĥa publiko perceptis tiun ĉi dividon kiel longtempe neakceptebla. La pola flanko estis kun tiu ĉi divido kontenta.

Al fino de januaro de 1919 Pollando ekplanis okazadon de balotoj en la polan Sejmon. En konflikto kun la fermita interkonsento tiuj ĉi balotoj devis okazi eĉ en de Pollando kontrolata parto de Teŝinio, kie Pollando ankaŭ komencis rekrutojn de la loka loĝantaro en la polan armeon.[2] En konekso kun la okazado de tiuj ĉi balotoj Pollando en fare de ĝi kontrolata parto de Teŝinio dislokigis soldatajn taĉmentojn. La ĉeĥoslovaka protesto kontraŭ la okazado de la balotoj kaj la soldataj rekrutoj de la loka loĝantaro kiel neakceptebla montro de la ŝtata suvereneco en la disputata teritorio estis fare de Pollando rifuzita kaj Ĉeĥoslovakio decidiĝis por armea solvo de la disputo.

Partoprenintoj redakti

 
Ĉeĥoslovakaj legianoj el Francio en Teŝinio
 
Ĉeĥoslovakaj legianoj el Italio estas forveturantaj el nordokcidenta Slovakio al Teŝinio

En la ĉeĥoslovaka flanko por fari la operacon estis komisiita subkolonelo Josef Šnejdárek. La ĉeĥoslovakaj soldataj fortoj estis kreitaj per la 21-a pafista regimento de legianoj el Francio kun forto de 3 batalionoj, per bataliono de la 54-a infanteria regimento el Olomouc, per regimento de la 93-a infanteria regimento el Šumperk, la 17-a arbarista bataliono el Fryštát, per bataliono de volontuloj el Bohumín kaj per bataliono de volontuloj el Orlová. La operacon en la ĉeĥoslovaka flanko partoprenis ankaŭ pluaj lokaj volontuloj, formitaj en la t.n. Naciaj gvardioj kun forto proksimume 5000 viroj. El regiono de la nordokcidenta Slovakio devis subteni la antaŭenmarŝon de la ĉefaj ĉeĥoslovakaj fortoj la 35-a legia regimento el Italio, gvidita de itala kolonelo Grasellini kaj pli poste plifortigita de bataliono de la 33-a legia pafista regimento el Italio. En paso de la bataloj la ĉeĥoslovaka soldataro estis plifortigita de nove kreita 2-a brigado kun forto 6 batalionoj, kun subteno de 2 baterioj de artilerio kaj 1 rajdista eskadrono.

Al la preparata atako kontraŭ Skoczów la ĉeĥoslovaka soldataro estis plu plifortigita je la 1-a bataliono de infanteria regimento el Prago, je la 1-a regimento de la 3-a infanteria bataliono el Kroměříž, je la 2-a regimento de la 93-a infanteria bataliono el Šumperk kaj je 5 batalionoj de volontuloj.

la polaj fortoj gvidataj de Franciszek Latinik estis malpli fortaj ol la ĉeĥoslovakaj fortoj. Pollando havis post fino de la unua mondmilito teritoriajn disputojn kun ĉiuj siaj najbaroj[3] kaj en la tempo de la septaga milto ties ĉefaj fortoj estis ligitaj en pola-ukraina milito je orienta Galicio. La pola soldataro estis kun forto 5 batalionoj, kun subteno de 4 mitralrotoj, rajdista plotono kaj artileria baterio. En armilo estis plu proksimume 550 membroj de la pola ĝendarmaro kaj ĉirkaŭ 6500 lokaj polaj volontuloj. Ankaŭ la pola soldataro estis en la paso de bataloj plifortigata.

Paso redakti

La 19-an de januaro 1919 ĉeĥoslovaka Ministerio de nacia defendo eldonis ordonon al armea konkero de Teŝinio. La 21-an de januaro 1919 Ĉeĥoslovakio apelis al Pollando pri detiro de la pola soldataro kaj organoj el Teŝinio. Pollando ignoris la apelon.

La 23-an de januaro 1919 je la 11-a horo anonciĝis en Teŝino ĉe la pola komandanto Franciszek Latinik la ĉeĥoslovaka komandanto Josef Šnejdárek kun grupo da oficiroj, kreitaj de angla, franca, itala kaj usona reprezentantoj (per kies aŭtoritateco kiel reprezentantoj de Entento la ĉeĥoslovaka flanko ŝildiĝis). Al la pola flanko estis transdonita ultimato, postulanta vakigon de la regiono ĝis rivero Biała ĝis du horoj. Post vana forpaso de tiu ĉi limdato la ĉeĥoslovakaj soldataroj komencis je la 13-a horo antaŭenmarŝon en direktoj al Bohumín kaj Karviná. De oriento samtempe komencis antaŭenmarŝon legiaj taĉmentoj el Italio. La ĉeĥoslovakaj soldataroj marŝis antaŭen, estis konekrita Bohumín (je la 16-a horo), Orlová kaj post malfacilaj bataloj[4]Karviná. Teŝino estis konkerita sen batalo la 27-an de januaro 1919. La polaj soldataroj retiriĝis malantaŭ rivero Vistulo.

La 27-an de januaro 1919 Josef Šnejdárek ricevis ordonon al transpaŝo de Vistuklo kaj sekurigo de fervojo Bohumín - Teŝino - Jablunkov. La 30-an de januaro 1919 komencis la ĉeĥoslovaka antaŭenmarŝo kaj la polaj soldataroj retiriĝis ĝis Skoczów, kie haltis kaj la antaŭenmarŝo kaj la retiriĝo. Al la ĉeĥoslovaka armeo venis pluaj superfortoj, pro kio ĝi fariĝis tre superita super la polaj taĉmentoj. La ĉeĥoslovakaj soldataroj preparis atakon kontraŭ Skoczów kun supozo, ke okazos kolapso de la pola defendo.

Finigo de la bataloj redakti

La atako kontraŭ Skoczów pro premo de Entento[5] ne okazis kaj nokte je la 31-a de januaro 1919 la ĉeĥoslovakaj soldataroj haltigis surbaze de la ordono de la ministerio de nacia defendo la batalagadon. Inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando estis subskribita armistico kaj la 26-an de februaro 1919 la ĉeĥoslovakaj soldataroj retiriĝis al nova demarkiga linio, difinita de internacia komisiono de Entento surbaze de la ĉeĥoslovaka-pola interkonsento, fermita la 3-an de februaro 1919 en Parizo. La disputebla teritorio estis donita sub la internacia kontrolo. La fermo de la interkonsento inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando ebligis al Ĉeĥoslovakio liberigi ligitajn taĉmentojn por defendi sudan kaj orientan Slovakion antaŭ Hungario.

En pola literaturo ofte aperas aserto, ke la armistico estis fermita ne pro sekvo de la premo de Entento, sed sekve de onidira malvenko de la ĉeĥoslovakaj soldataroj sub Skoczów.[6]

Disputo de Masaryk kaj Beneš redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš.

Rilate al la septaga milito okazis unu el maloftaj disputoj inter prezidento Masaryk kaj Edvard Beneš, la ĉefa ĉeĥoslovaka intertraktisto en Pariza packonferenco. Masaryk apartenis al akcipitroj kaj li subtenis la armitan enpaŝon en Teŝinion. Beneš male en Parizo perceptis nevolon de la gvidantaj ŝtatoj de Entento al tiu ĉi enpaŝo kaj li estis kontraŭ ĝi. Dum Masaryk ĉe la fino de la bataloj sekrete ordonis al la antaŭemarŝantaj soldataroj, por ke ili militiru ĝis lastaj sekundoj de la interkonsentita finigo de la bataloj, Beneš subpreme de la gvidantaj ententaj ŝtatoj emfaze postulis tujan finigon de la militiro. Post la finigo de la bataloj prezidento Masaryk intime akceptis kaj kun "aparta laŭdo" subkolonelon Šnejdárek. Beneš male prefere igus punigi la komandintajn oficirojn.[7]

Viktimoj redakti

 
Kontraŭĉeĥa pola afiŝo, montranta ĉeĥoslovakajn legianojn el Francio kiel murdistojn kaj malamikojn de religio

La septaga milito estis mallonga kaj relative malmulte[8] sangema. Viktimoj estis eĉ inter civila loĝantaro kaj ambazx militantaj flankoj kulpigis unu la alian pri kruelaĵoj. La pola flanko ekz. kulpigis la ĉeĥajn soldatojn, ke al falinta filo de la pola generalo Haller onidire eligis la okulojn. La ĉeĥa presaro male skribis pri onidiraj brutalaĵoj kaj pafado de malantaŭe elflanke de la polaj civiluloj kaj poloj, kiuj onidire al falinta ĉeĥa legiano fortranĉis la nazon, la orelojn kaj seksorganon.[9]

44 (laŭ aliaj fontoj 53) ĉeĥoslovakaj soldatoj falis en la bataloj, 124 viroj estis vunditaj. Triono de la perdoj falis al la ĉeĥoslovakaj legianoj. La ĉeĥoslovakaj viktimoj (inkluzive de la murditoj dum la plebiscita periodo) rememorigas monumento en Orlová, kiu estis laŭ rememoroj de generalo Alois Vicherek dum la pola okupacio de la ĉeĥoslovaka Teŝinio en la jaro 1938 disbatita kaj la restaĵoj estis disĵetitaj en publikaj balaaĵejon.[10] Post la dua mondmilito la monumento estis parte renovigita.

En la pola flanko falis 92 soldatojn, 855 viroj estis vunditaj. La polajn viktimojn rememorigas monumento en Zebrzydowice kaj en Stonava. La monumento en Stonava[11] rememorigas 20 falintajn polajn soldatojn de la 12-a vadovica regimento de infanterio, kiuj laŭ rememoroj de tiamaj polaj rememorintoj la 26-an de januaro 1919 estis fare de la soldatoj de la 21-a ĉeĥoslovaka regimento (legianoj el Francio) murditaj per pafo, bajonetoj kaj kolboj.[12] Tomboj de la polaj soldatoj en Septaga milito estas ankaŭ en tombejo en Skoczów.[13]

Monumentoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Antaŭ 90 jaroj komenciĝis la septaga milito je Teŝinio
  2. 2,0 2,1 Klimek (2000), p. 44.
  3. Davies (2003), p. 125.
  4. Matroszová (2005), p. 26.
  5. Peroutka (2003), p. 382.
  6. Gawrecki (1999), p. 35.
  7. Klimek (2000), p. 46-47.
  8. Klimek (2000), p. 46.
  9. Gawrecki (1999), p. 35.
  10. http://www.muzeumct.cz/obrazy/casopis_tesinsko/Tesinsko_1_02.pdf Martin Juřica: El rememoroj de geberalo Alois Vicherek el la jaroj 1938-1939
  11. http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:Stonawa5.jpg
  12. Kolektiv autorů (1999). Stonawa pamięta: 1919-1999. Cieszyn: Interfon. ISBN 83-87308-18-8.
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-07-04. Alirita 2010-05-29.

Literaturo redakti

  • DAVIES, Norman. Polsko. Dějiny národa ve středu Evropy. Praha : Prostor, 2003. ISBN 80-7260-083-4.
  • GAWRECKI, Dan. Studie o Těšínsku 15. Politické a národnostní poměry v Těšínském Slezsku 1918-1938. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 1999. ISBN 80-902355-4-90.
  • KLIMEK, Antonín. Velké dějiny zemí Koruny české XIII. 1918-1929. Praha; Litomyšl : Paseka, 2000. 822 s. ISBN 80-7185-328-3.

Kolektiv autorů: Stonawa pamięta: 1919-1999, Interfon (1999), Těšín, ISBN 83-87308-18-8

  • MATROSZOVÁ, Veronika. Českoslovenští legionáři, rodáci a občané okresu Karviná. Praha : Státní okresní archiv Karviná, 2005. ISBN 80-86388-32-8.
  • PEROUTKA, Ferdinand. Budování státu I.-IV.. Praha : Academia, 2003. ISBN 80-200-1121-8.
  • ŽÁČEK, Rudolf. Dějiny Slezska v datech. Praha : Libri, 2004. ISBN 978-80-7277-172-1.

Eksteraj ligiloj redakti