Fryštát
- Eble vi serĉas: Fryšták.
Fryštát (latine Freystadium Orientale, pole Frysztat, germane Freistadt), en traduko urbo de libera komerco, estas parto de distrikta urbo Karviná (respektive Fryštát estas hodiaŭa Karviná) en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 2 432 loĝantoj (2021). Estas ankaŭ burgo Fryštát.
Fryštát | |
germane Freistadt, pole Frysztat | |
urba parto | |
Urba princa burgo Fryštát en Karviná
| |
Oficiala nomo: Fryštát | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Karviná |
Historiaj regionoj | Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Baseno | Ostrava baseno |
Domoj | 449 2009 |
Situo | Fryštát |
- koordinatoj | 49° 51′ 14″ N 18° 32′ 12″ O / 49.85389 °N, 18.53667 °O (mapo) |
Katastro | 9,59 km² (959 ha) Karviná-město |
Loĝantaro | 2 432 (2021) |
Denseco | 253,6 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1305 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 733 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Fryštát | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Historio
redaktiFryštát estas gotike-renesanca historia centro de Teŝina Silezio kaj eksa princlando - Teŝina princlando. Ĝi estas urba memoriga kaj banloka zonoj de la nuntempa Karviná. La historia parto de urbo Karviná, dum kio en ties katastran teritorion (nun Karviná-město) enfalas ankaŭ modernaj urbaj partoj Nové Město, Hranice kaj Mizerov. Urbo Fryštát, en la jaro 1949 alinomita je Karviná, estas ununura sidejurbo de sileziaj regantaj princoj el familio Piastidoj sur teritorio de Ĉeĥa Silezio. La historia princa urbo estas silezia memoriga loko en bona stato kun miljara historio.
Ĝi duono de la 20-a jarcento Fryštát estis memstara distrikta urbo priloĝata plejparte de germana loĝantaro, en kies du kasteloj dum 700 jaroj loĝis la plej superaj sileziaj nobelaj familioj. Post eventoj en Ĉeĥoslovakio en februaro de 1948 ĝi estis kunigita kun proksima Karvinná. La ĝermana deveno de Fryštát devis esti en socialismaj rilatoj forgesita kaj tial Komunista partio de Ĉeĥoslovakio forviŝis el mapo ties nomon kaj la urbo estis en la jaro 1949 alinomita post jam pereiĝanta laborista urbo Karvinná,[1] kiu estis priloĝata plejparte de pola loĝantaro. La devena Karvinná (hodiaŭ parto Doly) tute pereis pro minado de nigra karbo. El Fryštát tiel fariĝis centro de la nuntempa Karviná, kiu ĉi tie komencis konstrui ĉirkaŭ ĝi en la 1950-aj jaroj. Sed oficiale estis malpermesite uzi la nomon Fryštát en la jaroj 1949–1971. Poste ĝi estis renovigita por urban parton Karviná 1.[2] Oni nun denove klopodas uzi la devenan nomon Fryštát.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 661 |
1880 | 2 960 |
1890 | 3 150 |
1900 | 3 669 |
1910 | 5 058 |
1921 | 7 767 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 124 |
1950 | 8 491 |
1961 | 27 782 |
1970 | 1 629 |
1980 | 1 247 |
1991 | 1 369 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 426 |
2011 | 1 574 |
2021 | 2 432 |
Vidindaĵoj
redaktiHomoj rilataj al la urbo
redakti- Alfred Biolek, juristo kaj televidprezentisto
Rilataj temoj
redaktiFotoj
redakti-
Placo de Masaryk, urbodomo, fontano
-
Fontano en placo de Masaryk
-
Piasta urbodoma turo
-
Preĝejo de urba burgo en Fryštát
-
La princa kastelo estas parto de la urba burgo
-
Preĝejo de sankta Marko
-
Somera kinejo
Referencoj
redakti- ↑ Vyhláška ministerstva vnitra č. 3/1950 Sb., o změnách úředních názvů míst v roce 1949. Dostupné online.
- ↑ Sdělení ministerstva vnitra ČSR č. 20/1971 Ú.v.