Preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco (Karviná)

La Preĝejo de Laŭdego de la Sankta Kruco estas la paroĥopreĝejo en paroĥo Karviná en Karviná dekanujo en Ostrava-opava diocezio dedikata je Laŭdego de la sankta Kruco. La preĝejo estas kun la kastelo la plej malnova konstruaĵo en urbo Karviná, kaj unu de la plej malnovaj konstruaĵoj en Teŝina Silezio.

Vido de la preĝejo el la parko

Historio redakti

La preĝejo estis konstruita antaŭ la jaro 1288, kune kun la Fryŝtata burgo el kiu ĝi estas parto, dum la reĝado de Mieŝko la 1-a de Teŝino. Ĝi estas origine ŝtona gotika konstruaĵo, ekde 1420 kun etaĝa plano de latina kruco, poste modifita en la renesanca kaj baroka stiloj. Ĝi estas protektita kiel kulturmonumento de Ĉeĥio ekde 1958.

Apud la ĉefa enirejo staras statuoj de sankta Johano Nepomuka kaj Dolora Virgulino, ambaŭ el la 18-a jarcento, kaj la fera kruco de la komenco de 20-a jarcento. De la flanko de la placo staras statuo de sankta Patriko de 1740.

 
La konekto de preĝejo kun kastelo

Interesaĵoj redakti

  • la preĝejo estas konektita kun kastelo tra speciala pasejo
  • en la preĝejo situas la mirakla pentraĵo de Fryŝtata Virgulino

Eksteraj ligiloj redakti

  • oficiala retejo de paroĥo (ĉeĥe)