Malfermi la ĉefan menuon

Doly (antaŭe Karvinná[1][2]) (pollingve: Kopalnie, germane:Arnoldsdorf, esperante Minejoj) estas parto de distrikta urbo Karviná en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordoriente de Karviná.

Doly
(Karvinná)
germane: Arnoldsdorf, pole: Kopalnie
municipa parto
Kostel sv. Petra z Alkantary, Karviná (6).JPG
Preĝejo de sankta Petro de Alkantara
Oficiala nomo: Doly
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Karviná
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Teŝinio
Baseno Ostrava baseno
Domoj 170 2009
Situo Doly
 - koordinatoj 49°50′05″N 18°29′07″E  /  49.83472°N, 18.48528°O / 49.83472; 18.48528 (Doly (Karviná))
Katastro 16,35 km² (1 635 ha) Karviná-Doly
Loĝantaro 810 (2001)
Denseco 49,54 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 06
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Doly (Karviná)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

SituoRedakti

Ĝi troviĝas sudokcidente de Karviná sur katastra teritorio Karviná-Doly kun areo 16,35 km².

Doly troviĝas sur la tuta teritorio de kvartalo Karviná 2, devene la teritorio de pereinta municipo Solca. Temas plejparte pri jam fermitaj ŝaktoj, kiujn oni nur reteniĝas escepte de Důl Československé armády, kiu ankoraŭ funkcias kaj minas.

HistorioRedakti

Devena vilaĝo kun nomo Karvín en la jaro 1923 ŝanĝiĝis en urbon Karvinná, en la jaro 1939 ĝi kuniĝis kun distrikta Fryštát sub germana nomo Karwin-Freistadt kaj en la jaro 1949 okazis kun denova kuniĝo kun la distrikta urbo Fryštát sub hodiaŭa nomo Karviná. En la 1950-aj jaroj oni komencis la urbon demoli pro subminado, la centro de la duurbejo do restis en Fryštát. Kun loĝantoj malrapide malaperas eĉ por iama Karvinná tipa dialekto - "laŭ la nia".

En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 170 adresoj. En la jaro 2001 ĉi tie daŭre vivis 810 loĝantoj.

TransportoRedakti

En Doly troviĝas fervojstacio Karviná-Doly (antaŭe Karviná hlavní nádraží) situanta en fervojlinio Louky nad Olší - Bohumín (devena vojdirekto de fervojo Košice-Bohumín), kiu estas nun en administrado de Advanced World Transport, trafikanto de fervojo. La fervojstacio estis ankaŭ fina stacio de loka fervojo KFNB en Petrovice u Karviné. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/59.

MemorindaĵojRedakti

  • Preĝejo de sankta Petro de Alkantara
  • Evangelia tombejo en Karviná kaj tombeja kapelo el la jaro 1906
  • Kapelo de sankta Jozefo

Detruitaj memorindaĵojRedakti

  • Preĝejo de sankta Henriko
  • Urbodomo

Famaj naskiĝintojRedakti

En la iama "Karvinná" naskiĝis hungara pianisto Lajos Kentner.

ReferencojRedakti

  1. Vidu artikolon pri Fryštát
  2. Vidu artikolon pri Karwin-Freistadt

GalerioRedakti