Escamilla [eskaMIlja] (Skvameto) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas du domaroj, nome Escamilla mem kaj Torronteras.

Escamilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19127
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Alcántara Cano
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 1,71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 2° 34′ U (mapo)40.550833333333-2.5613888888889Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 34′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 39,27 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Escamilla (Hispanio)
Escamilla (Hispanio)
DEC
Escamilla
Escamilla
Situo de Escamilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escamilla [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas escamillero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 67 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,71 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Escamilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1020 m super marnivelo; je 77 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 39,27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°33′03″N 2°33′41″Ok.

La municipa teritorio limas kun la municipoj Peralveche norde, Salmerón kaj la provinco Kvenko oriente, Pareja okcidente kaj Millana sude. Ĝi integras nun la iaman municipan teritorion de Torronteras, situa nordokcidente, nun senhoma.

Nordokcidente: Pareja Norde: Peralveche Nordoriente: Peralveche
Okcidente: Pareja   Oriente: Salmerón
Sudokcidente: Millana Sude: Millana Sudoriente: Salmeroncillos

La rojo de Escamilla drenas la municipan teritorion al la baseno de la rivero Guadiela, sude. La pinta punkto de la teritorio estas Villar, kun 1102 msm, situa je iom pli ol 2 km norde de la urbo, dum la plej alta punkto troviĝas sude, je ĉirkaŭ 800 msm. Granda parto de la municipa teritorio prezentas formon de alta sitelo kiu ĉirkaŭas la propran vilaĝon. La ĉefaj rojoj kiuj drenas la municipan teritorion estas Hoz nordokcidente, Valdeladehesa sude kaj Escamilla, la plej grava, sudoriente. La ĉefa fonto estas Fuente de las Navazas, sudokcidente.[1]

Komunikvojoj redakti

Escamilla estas komunikata kun la cetero de la provinco pere de la ŝoseo GU-971 inter Millana sude kaj Pareja nordokcidente. Tra ambaŭ setlejoj eblas alveni al Sacedón, al kies iama jurisdikcia partio apartenis Escamilla. Krome, en Sacedón, eblas uzi la nacian ŝoseon Cuenca-Guadalajara-Albacete (N-320) kiu komunikas tiujn urbojn (bushaltejo en Google Maps: [2]).

Historio kaj demografio redakti

 
Vido de la turo de la preĝejo de la Purificación (senmakula virgulino). En la blazono aperas la turo de la preĝejo kiel ĉefa kaj centra heraldika figuro.

Escamilla estis grava setlejo meze de la 20-a jarcento, kiam la disvolvigo de la kultivo de la lavendo donis ekonomian gravon. La abandono de tiu pro diversaj tialoj okazigis epokon de dekadenco, kies spuroj ankoraŭ videblaj estas konstateblaj en la ruinoj de la distilejo (por la fabrikado de la lavendaj esencoj) kaj en la centro de stokado de la lavendo, situa je ĉirkaŭ 100 m sude de la vilaĝo. Tiu dekadenco akcelis la procezon de elmigrado kaj la rezulta senloĝigo. En 1960 ankoraŭ estis 591 loĝantoj, kio malpliiĝis al 353 laŭ la censo de 1970 kaj al iom pli ol nur 100 personoj en la jaro 2000. En 2005 kaj laŭ kalkuloj de D. Félix Guerrero Villalba, loĝanto en la vilaĝo, la nombro de permanentaj loĝantoj de la vilaĝo apenaŭ alvenis al 40 personoj.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 649 loĝantoj en 1950 al 67, tio estis oni perdis preskaŭ 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Escamilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Escamilla kie oni falis al la nunaj 67.

  • En la suba tabelo estas indikata la loĝantaro de Escamilla laŭ la informo de la municipa censo de la Instituto Nacional de Estadística ([2]). Oni ne disponas el informo koresponda al 1997.
  • Inter parentezo estas indikata la nombro de loĝantoj laŭ sekso (viroj kaj virinoj)
  • La informo korespondas al loĝantaro de alta aĝa averaĝo, en kiu escepte kelkaj esceptoj, hegemonisa virinoj pro sia plej alta vivespero.
  • El 2009 ŝanĝis la tendenco de la hegemonio de la vira loĝantaro kio eble rilatas al plialtiĝo de la naskindico en kiu ĉiam kutime hegemonias la vira sekso (konfirmita de la provincaj loĝantaraj censoj) aŭ, plej probable, al pli granda elmigrado de la junaj virinoj al la plej gravaj urboj kiel establita de studo de E. G. Ravenstein en sia verko pri la Leyes de las migraciones (Leĝoj de migradoj) kiam aludas al rura senloĝigo ([3]).
Ĵusa demografia evoluo
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
146 (66-80) 132 (57-75) 129 (54-75) 127 (54-73) 118 (50-68) 110 (43-67) 107 (44-63) 105 (43-62) 108 (47-61) 108 (49-59)
2007 2008 2009 2010 2011 2012
105 (51-54) 102 (50-52) 91 (47-44) 93 (49-44) 89 (45-44) 80 (41-39)

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Histori-arta heredo redakti

 
Centra Navo kun la ĉefaltaro de la Paroĥa Preĝejo de Nia Sinjorino de la Purificación de Escamilla. El la ĥorejo.
  • Kastelo kaj muregoj de Escamilla

Ili datas de la 9-a jarcento. La kastelo estis rekonstruita kaj adaptita kiel gotika palaco en la 15-a jarcento.

  • Palaco de Antelos

Datas de la 15-a jarcento.

  • Preĝejo de Nia Sinjorino de la Purificación

Novklasika de la 15-a, 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj kun turo baroka kvaretaĝa, kies konstruo estis finita en 1774 kronita pere de skulptaĵo. Ĝi havas tri navojn, el kiuj estas pli alta tiu centra ol tiuj flankaj, kun krucvolbo sur kvar dikaj cilindraj pilieroj pintigitaj per de prilaboritaj kapiteloj. Ĝi konstituas monumenton deklaritan kiel Havaĵo de Kultura Intereso de la provinco Gvadalaĥaro en la 2a de februaro 1979, kun identiga numero: RI-51-0004332.

Situo de la Preĝejo de la Purificación de Escamilla en Google Maps (Street View): [3] kaj [4]

Notoj redakti

  1. Instituto Geográfico y Catastral. Mapa 1:50.000, Hoja 537 - Auñón, eldono de 1963.
  2. INE. Consultas de población: Escamilla, Guadalajara [1]
  3. RAVENSTEIN, E. G. (1885): "THE LAWS OF MIGRATION", en London: Journal of the Royal Statistical Society - vol. 48, nº. junio, 1885, pp. 167 - 227. RAVENSTEIN, E. G. (1889): "THE LAWS OF MIGRATION", en London: Journal of the Royal Statistical Society - vol.. 52, nº. junio, 1889, pp. 241 - 301

Vidu ankaŭ redakti