Pareja (Guadalajara)

Pareja [paREĥa] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas formata de la setlejoj Casasana, Cereceda, Pareja, Tabladillo kaj la senhoma Hontanillas [ontaNIĝas].

Pareja
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19129
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Francisco Javier del Río Romero
Demografio
Loĝantaro 464  (2023) [+]
Loĝdenso 4,61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 2° 39′ U (mapo)40.5563991-2.6494368Koordinatoj: 40° 33′ N, 2° 39′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 91,60 km²
Pareja (Hispanio)
Pareja (Hispanio)
DEC
Pareja
Pareja
Situo de Pareja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pareja, Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Etimologio redakti

Oni ne konas precize la devenon de la nomo de Pareja: unuflanke, Juan Catalina García indikas ke ĝi povus derivi el la latina Parelia, kiu signifus muron, reference al ia antikva milita strukturo konsiderinta ties situon;[1] aliflanke, José Antonio Ranz Yubero trovas similon al la asociiĝo PAL, kiu referencas al la hidronoma baseno;[2] kaj aliflanke, Pancracio Celdrán, konicide kun Juan Catalina García, indikas Pareja kiel diminutivo de la substantivo latina Paries, kiu signifis muron.[3]

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas parejano [pareĤAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 422 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,61 loĝ/km².

Situo redakti

Pareja situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je 44 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 91,60 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio redakti

En 1156, la reĝo de Kastilio Alfonso la 7-a donis Pareja kaj la proksimaj domaroj (Chillarón del Rey, Parejuela, Alique, Hontanillas, Casasana kaj Tabladillo) al la episkopo de Sigüenza, nome Pedro de Leucate. Ĝi estis mallonge sub tiu dominio, ĉar en 1177 Alfonso la 8-a konkeri la urbon Kvenko al la alandalusaj araboj kaj donis porĉiame en 1198 la enklavon de Pareja kaj ties domarojn al la episkopo de Kvenko. La urbo Pareja estis elektita de la kvenkaj episkopoj por tie loĝi dum longaj sezonoj. Tiele, invitita de la episkopoj en 1214, gastiĝis en Pareja la reĝo Alfonso la 8-a.

Tiu villa ĝuis nombrajn privilegiojn fare de la kastiliaj reĝoj, inter aliaj tiu laŭ kiu la lokanoj povis veturi sen devo pagi impostojn tra tuta Kastilio, kaj tiu kaŭ kiu ili povis okazigi ĉiujare granda komercan foiron en printempo. La protekto de reĝoj kaj episkopoj prosperigis Pareja, kaj foje okazis tie episkopaj kunsidoj de Kvenko.

Menciindas ankaŭ en la historio de Pareja ke en 1816 oni fondis la reĝan societon de agrikulturo, kies celo esti helpi la studadon kaj praktikajn aplikojn ĉirkaŭ la vivo kaj socio kaj povi ampleksigi la popolan kulturon.

 
La ulmego, centjara arbo kiu estis sur la ĉefa placo de Pareja. Figuras en la blazono de la municipo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al 422, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pareja, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pareja kie oni falis al la nunaj 422.

Monumentoj redakti

  • Ĉefa placo nome Plaza Mayor
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro de la Virgulino)
  • Turego kaj murego
  • Ermitejo de Remedios (Virgulino de la Remedios)
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro de la Virgulino) de Cereceda

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj redakti

  1. García López, Juan Catalina. La Alcarria en los dos primeros siglos de su reconquista. Marqués de Santillana. Guadalajara, 1973.
  2. Ranz Yubero, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache. Guadalajara, 2007. P.122.
  3. Celdrán, Pancracio. Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios. Espasa. Madrid, 2004. P.587.

Vidu ankaŭ redakti