Peralveche [peralBEĉe] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Peralveche
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19493
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro José María Saiz Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 0,74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo)40.611666666667-2.4491666666667Koordinatoj: 40° 37′ N, 2° 27′ U (mapo) [+]
Alto 1 114 m [+]
Areo 81,31 km²
Peralveche (Hispanio)
Peralveche (Hispanio)
DEC
Peralveche
Peralveche
Situo de Peralveche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peralveche [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Peralvechano [peralbeĈAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 60 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,74 loĝ/km².

Situo redakti

Peralveche situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas sude, je altitudo de 1111 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 81,31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°36′42″N 2°26′57″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Arbeteta, Castilforte. Escamilla, Pareja, El Recuenco, Salmerón, Trillo kaj Vindel.

Nordokcidente: Trillo Norde: Trillo Nordoriente: Arbeteta
Okcidente: Pareja   Oriente: El Recuenco
Sudokcidente: Escamilla Sude: Salmerón kaj Castilforte Sudoriente: Vindel

Historio redakti

En 1857 la urbeto havis 480 loĝantojn. Poste ĝi iom malpliiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento kaj tiam ĝi rekuperiĝis malrapide al la mezo de la jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 461 loĝantoj en 1950 al 60, tio estis oni perdis 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Peralveche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Peralveche kie oni falis al la nunaj 60.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Heredaĵo redakti

 
Ruinoj de la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de Villaescusa de Palositos.
  • Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) de la senhomejo de Villaescusa de Palositos.[1] Temas pri templo de romanika stilo rura konstruita en la 13-a jarcento.[2][3] aŭ komenco de la 14-a jarcento.[4]

Notoj redakti

  1. «El octavo intento de Villaescusa de Palositos». ABC. 18a de majo 2013. [1] Konsultita la 30an de Novembro 2017.
  2. Herrera Casado, 1994, p. 169.
  3. «Villaescusa de Palositos». Enciclopedia del Románico. Románicodigital. p. 897. [2] Arkivigite je 2016-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 30an de Novembro 2017.
  4. Herrera Casado, 1994, p. 169.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti