Arbeteta
Arbeteta estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
Arbeteta | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19492 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Moral Donoso (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 0,43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 2° 24′ U (mapo)40.670555555556-2.4016666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 2° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 991 m [+] | ||
Areo | 63,07 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arbeteta [+] | |||
Loĝantoj redakti
La loĝanto nomiĝas arbetetero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 27 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,43 loĝ/km². Parto de ĝia municipa teritorio estas ene de la Natura Parko Alto Tajo.
Situo redakti
Arbeteta situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 991 m super marnivelo; je 98 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 155 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 63,07 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.
Ĝi troviĝas ĉe la komenco de la montaroj de Alto Tajo, oriente, kaj sekve de Alkario kaj de la zonoj de la Akvorezervejo de Entrepeñas, okcidente. Tie estas Sacedón, Córcoles, Alcocer, Millana kaj Peralveche, inter aliaj. Oriente, ĉe la zono de Cifuentes, troviĝas Trillo, La Puerta, Pareja kaj la montoj Tetas de Viana.
Historio redakti
Proksime estas la kastelo de Arbeteta, atestilo de la gravo de la areo en la Mezepoko.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 27, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arbeteta, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Arbeteta kie oni falis al la nunaj 27.
Ekonomio redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.