Sankta Maria de Piaska

La Preĝejo de Sankta Maria estas en la loĝloko Piasca [piASka] apartenanta al la municipo Cabezón de Liébana, en la regiono Kantabrio (Hispanio). Ĝi8 apartenis al la jam malaperinta monaĥejo de Santa María la Real (Sankta Maria la Reĝa) kaj konstituas unu de la plej elstaraj atestiloj de la kantabra romanika arto. Ĝi estis deklarita Nacia Monumento la 4an de Julio 1930.

Preĝejo de Sankta Maria de Piaska.
Plurkolora kapitelo de la preĝejo de Sankta Maria (Piasca).
Okcidenta pordego de la preĝejo de Sankta Maria (Piasca).

Ĝi estas formata per tri navoj el kiuj kiel kutime tiu centra estas la plej larĝa. La centra kaj dekstra navoj finas pere de absidoj kiuj estas cirklaj ekstere kaj pluredraj interne. Ankaŭ la maldekstra navo iam havis absidon simetrie kun tiu de la mala flanko, sed ĝi malaperis kaj nun okupas ties lokon sakristio.​ Kaj la volboj de la absidoj kaj la volboj de la navoj kaj krucejoj estas nervohavaj kaj de aspekto tute gotikaj, kiel taŭgis ĉe la epoko de konstruado (15-a jarcento), poste al la epoko de la frua romanika konstruado.

Apud la altaro estas valoraj kapiteloj kiuj ankoraŭ konservas iom de koloro, kiel unu kiu montras la adoradon fare de la Tri Magiuloj al Jesuo. Ankaŭ la du pordegoj estas rimarkindaj arkitekturaj elementoj.