Peñarrubia
Peñarrubia [penjRUbja] estas municipo en okcidenta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Saja-Nansa. En tiu municipo estas la Interkrutejo La Hermida, enirejo al la valo Liébana. Krome estas banloko La Hermida, ĉe la akvoj de la rivero Deva.
Peñarrubia | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 316 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 15′ N, 4° 35′ U (mapo)43.255833333333-4.5786111111111Koordinatoj: 43° 15′ N, 4° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 23 m [+] | ||
Areo | 54,28 km² (5 428 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Peñarrubia [+] | |||
Geografio redakti
Ĝi limas okcidente kun Tresviso, sude kun Cillorigo de Liébana oriente kun Lamasón kaj norde kun Peñamellera Baja, en Asturio.
La municipa ĉefurbo estas loĝloko Linares. Ĝi distas 100 kilometrojn disde la regiona ĉefurbo, Santandero.
Demografio redakti
Por areo de 54,28 km² estas 318 loĝantoj (laŭ censo de 2021). Pro la perdo de loĝantoj pro rura amasmigrado la municipo perdis 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento.
La 318 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:
- Caldas, 20 loĝ.
- Cicera, 69 loĝ.
- La Hermida, 94 loĝ.
- Linares (ĉefurbo), 76 loĝ.
- Navedo, 49 loĝ.
- Piñeres, 53 loĝ.
- Roza, 19 loĝ.
Estas krome senhomejo Urdón.
Ekonomio redakti
Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado (bovinoj), sed translokiĝis al rura turismo, ĉefe rilate al fiŝkaptado de salmoj. Ĉefaj altiraĵoj estas la Turo Pontón en Linares kaj aliaj du gotikaj turoj, arkeologiaj kuŝejoj, la kastelo de Piñeres, preĝejoj (kelkaj el kiuj romanikaj), ermitejoj kaj tradicia arkitekturo.