La Kantabra Kornico estas monta kaj longa kornico en la nordo de Iberio, ĉe la Kantabra Maro. Ties suda limo estas la Kantabra Montaro kaj ĝi enhavas la plejparton de hispana teritorio kun oceana klimato. Ĝia samlima regionaro ofte estas nomata Verda Hispanio.

La Kantabra Kornico situas en la ruĝa kadro, en la nordo de Hispanio.
La klimato de tiu ĉi regiono estas plejparte oceana klimato, milda kaj humida.

Ĝi konsistas el la aŭtonomaj komunumoj Asturio kaj Kantabrio, la provincoj Biskajo kaj Gipusko (Eŭskio), la provinco Lugo (Galegio) kaj la nordo de la provincoj Leono, Palencio kaj Burgoso (Kastilio kaj Leono).

Klimato redakti

La klimato estas tipe oceana, milda kaj humida. La averaĝa temperaturo estas 13 °C kaj tiu plej granda malsamo estas 12 °C, inter aŭgusto kaj januaro. Tial, ĝi estas la iberia regiono kun plej malgranda temperaturo-ŝanĝo.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti