Pancorbo [panKORbo] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Comarca del Ebro. La loknomo Pancorbo ŝajne devenas el iama nomo Kurba Ponto. En la Codex Vigilanus de fino de la 9-a jarcento oni mencias Castrum cui Pontecurbum nomen est.

Pancorbo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 433  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 7′ U (mapo)42.635-3.1105555555556Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 634 m [+]
Areo 58,45 km² (5 845 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pancorbo (Provinco Burgoso)
Pancorbo (Provinco Burgoso)
DEC
Pancorbo
Pancorbo
Situo de Pancorbo
Pancorbo (Hispanio)
Pancorbo (Hispanio)
DEC
Pancorbo
Pancorbo
Situo de Pancorbo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pancorbo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Nacia ŝoseo inter krutejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 423 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 500 el la 1860-aj jaroj.

Ĝi distas 65 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Temas pri kruta areo de la Montoj Obarenes, en kiu elfluas la rivero Oroncillo, kiu trapasas la loĝlokon norde. Precize temas pri la suda elirejo de ravino elfosita de la rivero Oroncillo kaj parto de ĝia teritorio formas parton de la Natura Parko Montes Obarenes-San Zadornil. Ĝi limas kun Partido de la Sierra en Tobalina, Valle de Tobalina, Bozoó, Santa Gadea del Cid, Miraveche, Villanueva de Teba, Santa María Ribarredonda, Encío, Ameyugo, Foncea (La Rioja), Valluércanes kaj Altable.

Historio redakti

Estis jam romia loĝado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento rilate al la strategia loko por milita tempo. Alfonso la 7-a havigis foruon en 1147, kaj la urbo atingis komercan prosperon helpe de komunumo de judoj. En 1463 ĝi estis unu el kvin urboj de la eŭska Hermandad de Álava kun Vitoria, Miranda de Ebro, Sajazarra kaj Salvatierra, sed antaŭ 1481 definitive apartiĝis kaj Pancorbo kaj Miranda de Ebro.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo, la trupoj de Napoleono posedis la fortikaĵojn de Pancorbo tuj antaŭ la batalo de Gamonal (Burgoso). La 30an de junio 1813 la franca roto de la Fortikaĵo de Sankta Engracia kapitulacis antaŭ la hispanoj.

En 1856 oni ekkonstruis fervojon Madrid-Irún. En aŭgusto 1862 veturis la unua regula vagonaro tra Pancorbo.

Dum la Hispana Enlanda Milito tuj post la puĉo de la 18a de julio 1936, falangistoj konkeris la lokon kaj sieĝis la respublikan konsilantaron en la urbodomo. La skabenoj fuĝis, sed ili estis kaptitaj kampare kaj poste mortpafitaj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj); brutobredado dekadencis, sed pluis agrikulturo kaj abelbredado. Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la popola arkitekturo, la restaĵoj de la malnova kastelo kaj de la Fortikaĵo de Sankta Engracia de 1794, la preĝejoj de Santiago kaj Sankta Nikolao kaj definitive la ravino.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti