Fonzaleche [fonzaLEĉe] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]

Fonzaleche
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26211
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 1′ U (mapo)42.581111111111-3.0116666666667Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 1′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fonzaleche (Provinco Rioĥo)
Fonzaleche (Provinco Rioĥo)
DEC
Fonzaleche
Fonzaleche
Situo de Fonzaleche
Fonzaleche (Hispanio)
Fonzaleche (Hispanio)
DEC
Fonzaleche
Fonzaleche
Situo de Fonzaleche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fonzaleche [+]
vdr

Geografio redakti

 
La malgranda municipa teritorio de Fonzaleche.

La municipo estas formita de la domaroj Fonzaleche kaj Villaseca. Ĝi estas proksima al la Montoj Obarenes, limas norde kun Cellorigo kaj la bieno Sajuela (Burgos), nordoriente kun Galbárruli, oriente kun Sajazarra, sudoriente kun Cuzcurrita de Río Tirón, sud-sudokcidente kun Treviana kaj nordoriente kun Foncea. La hegemonia flaŭro estas de kvarko kaj makiso; abundas kunikloj kaj foje aproj kaj kapreoloj kiuj venas el nordaj montoj. Estas rojoj kiuj alfluas al la akvorezerevejo de Mansilla, kiu liveras trinkakvon al Fonzaleche. Krome estas du fontoj de tre bonkvalita akvo.

Historio redakti

 
Preĝejo de Fonzaleche.
 
Preĝejo de Villaseca.
 
Absido de la preĝejo de Villaseca.
 
Pilorio, arko kaj sonorilturo de Villaseca.

Ŝajne estis romia loĝado rilate al proksima ŝoseo. Kiel ĉe multaj aliaj loĝlokoj de Rioĥo, ĝi estis reloĝita de mozaraboj en la 10-a jarcento, al kiu rilatus la nomo Fonte Abdazalete depende de la malaperinta setlejo Junquera. En 1076 la reĝo Sanĉo Garcés la 4-a de Pamplono donis al Fonzaleche ĉarton de loĝado sub protekto de la monaĥejo de San Millán de la Cogolla, koincide kun la plej fruaj mencioj de la loko, nome en la foruoj de Miranda de Ebro (1099-1147) kaj de Cerezo de Río Tirón (1146).

En 1134 ĝi estis parto de la senjorlando de la monaĥejo de San Millán de la Cogolla, donita de Alfonso la 7-a de Leono en sia enirado en la Reĝlandon de Nájera,[2]​ pro kio multaj lokanoj iĝis monaĥoj benediktanoj.

La 19an de Majo 1240 aperis registrita en du dokumentoj, unu latina kaj alia latinida, la aranĝo de disputo inter kvar pastroj de Fonzaleche kaj la abato de San Millán. En tiu dokumentoj aperas Gonzalo de Berceo kiel atestanto. [3]

Villaseca apartenis jurisdikcie al Miranda de Ebro (Burgoso) ĝis 1743, kiam sendependiĝis Bugedo, Orón, Cellorigo, Ircio, Suzana, Villalba kaj Villaseca. Villaseca de Rioja, apartenas administracie al Fonzaleche el 1833. En la Universala Ekspozicio de Barcelonp de 1888 Fonzaleche kaj Villaseca estis reprezentitaj de 19 lokanoj kiuj prezentis siajn vinojn, kaj ricevis 10 honorajn menciojn.[4] Jam en la 20-a jarcento, la municipo suferis, kiel la tuta regiono, la plagon de filoksero.[5]

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 741 ĝis nunaj 146.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado, cerealoj, ŝafoj kaj ĉasado.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, du ermitejoj, palaco, kaj arko de Villaseca ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. El reino de Nájera
  3. (San Millán, Bulario 33r-v).
  4. Listado total de productos riojanos en la Exposición Universal de Barcelona de 1888
  5. Lucha contra la filoxera: la "fórmula" Varela