Malfermi la ĉefan menuon
Figuro imagita de Gonzalo de Berceo.

Gonzalo de Berceo (Berceo ĉ. 1197 - antaŭ de 1264) estis poeto hispana, la unua kun nomo konata en kastilia lingvo, ĉefa aŭtoro en la 13a jarcento ene de la nomata Mester de Clerecía. Li estas la plej konata reprezentanto de la Klera metio.

BiografioRedakti

Gonzalo de Berceo edukiĝis en la monaĥejo de San Millán de la Cogolla ("en Sant Millán de Suso, fue de niñez criado") kaj iĝis monaĥo kiel diakono (1221) kaj poste pastro (1237), instruisto de novuloj kaj, laŭ Brian Dutton, notario de la abato Juan Sánchez en la citita monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Li havis fraton, kiu estis same religiulo. Li ricevis altrangan edukon inter 1222 kaj 1227 en la ĵus kreataj ĝeneralaj studoj (mezepoka antaŭaĵo de la modernaj universitatoj) de Palencia, la unuaj de Hispanio kaj fonditaj de la episkopo Tello Téllez de Meneses, kiun Berceo citas en sia verkaro. Tamen komence de la 13a jarcento la monaĥejo de San Millán suferis dekadencan krizon kaj la poeto klopodis kontraŭstari ĝin per sia verkaro; ŝajne li mortiĝis meze de la 13a jarcento, post 1264.

VerkaroRedakti

Li kreis la kastilian lingvon por poezio, elirante el imitado de latina religia poezio kun enmeto de popolaj esprimoj, vortoj kaj stilo.

Li verkis ĉefe pri religio kaj pli precize pri sanktuloj (tiuj rilataj al ties monaĥejoj) kaj la Virgulino, ĉefe per sia plej fama Milagros de Nuestra Señora (mirakloj de nia sinjorino). Li ne estas originala pri la temoj, sed ja pri ties traktado per popolaj detaloj.

Liaj verkoj dividiĝas en tri grupoj kiuj estas la jenaj:

  1. Poemoj pri la Virgulino Maria: Loores de Nuestra Señora, Duelo que fizo la Virgen kaj Milagros de Nuestra Señora (laŭdoj, ploro kaj mirakloj).
  2. Vivoj de sanktuloj: Vida de San Millán, Vida de Santo Domingo de Silos, Poema de Santa Oria kaj Martirio de San Lorenzo.
  3. Doktrinaj poemoj: De los signos que aparecen antes del Juicio Final y Del sacrificio de la misa (pri signoj kaj meso).