Klera metio, aŭ en hispana origine mester de clerecía, estas la mezepoka literaturo de Hispanio komponita de "clérigos" (klerikuloj), tio estas, edukitaj homoj ne necese ekleziuloj sed certe tre ofte (ili povis esti nobeluloj, kiaj Pedro López de Ayala, judoj, kiaj Sem Tob, aŭ islamanoj, kia la sennoma aŭtoro de la Poemo de Juzuf) kiu posedis konojn super tiuj de la trivium el kio triviales (respektive banalaj), nome la baza eduko tiama. Tiuj klerikuloj estis studanta male ankaŭ la altajn tiamajn studojn, nome la supera eduko deriva el quadrivium, de kie povus deveni la esprimon cuaderna vía, kiu utilis por nomigi ilian karakteran strofon, nome monorima tetrastrofo.

Dua strofo de la Libro de Alexandre, unua triono de la 13a jarcento, kies teksto estas konsiderata deklaro de la mester de clerecía:
Citaĵo
 Mester traigo fermoso, non es de joglaría
mester es sin pecado, ca es de clerezía
fablar curso rimado por la cuaderna vía
a sílabas cuntadas, ca es grant maestría. 
— Libro de Alexandre, vv. 5-8.
Citaĵo
 Metion portas mi belan, ne estas ĝi menestrela
metio estas senpeka, ĉar estas klera
paroli riman fluon per kvarstrofo lerta
per kalkulitaj silaboj, kio estas atingo ega. 
— Libro de Alexandre, vv. 5-8.

La tri metioj redakti

Mester derivas el latina ministerium, (metio); la Mezepoko, rigore hierarkia en tri sociaj tavoloj, nome plebo, klerikularo kaj nobelularo, reprezentiĝis en la literatura etoso per tri metioj elirintaj el tiuj sociaj sektoroj, nome laboratores (laboristoj, agrikulturistoj, servistoj kaj sklavoj), oratores (klerikuloj) kaj defensores aŭ militistoj.

La mester de juglaría (menestrela metio) estis plej populara, ĉar la vera literaturo tradicia mezepoka de la analfabeta popolo estis tiam parola kaj ĉefe lirika, dum la menestreloj disvastigis rakontajn poemojn de milita temo komponitaj de kleraj homoj, veraj aŭtoroj de ĝestoj, destinante tiun produkton al varia publiko de la placoj de la vilaĝoj aŭ kasteloj, kun stilo de verso neregula kaj anizosilaba de rimo asonanca en grandaj serijo unurimaj, kun ofta estikomitio kaj facila retoriko, kiu estis duonludita.

La mester de clerecía (klera metio) naskiĝis male el ekleziaj kaj religiaj etosoj pli kleraj, kiaj akademioj aŭ katedralaj lernejojmonaĥejoj, kiu uzis ampleksan vortotrezoron, kun latinismoj kaj retoriko, strofismo kaj ne serioj, verso regula kaj izosilaba kaj plej zorga rimo, nome konsonanca, kun temoj ne militaj sud religiaj kaj moralaj kaj klara konscienco voli fari "alian aferon" ol la menestreloj, kvankam ofte ili uzis stilajn elementojn el ili, kiuj jam estis formante ian literaturan tradicion al kies riĉo ili kontribuis, per civilizigo de la popola lingvo.

La mester de cortesía (kortega m etio), malpli prilaborita ol la aliaj, naskiĝis en kortegoj, en nobelula etoso, kaj uzis la esprimmanieron de prozo por leĝaj kaj kortegaj aferoj, kun eduka intenco formi nobelulojn kaj politikistojn por la malfacilaj kondiĉoj de la agitita Mezepoko de Hispanio; al tiu intencio reagas la nombraj rakontaroj, la historiaj verkoj kaj la diversaj verkoj de Don Juan Manuel kaj aliaj verkistoj kaj en kastilia kaj en latino.

La klera metio (mester de clerecía), tamen, estas nomigo kun du signifoj, unu malampleksa kaj pli homogena kaj alia pli ampleksa kaj pli heterogena. Laŭ malampleksa senco, ĝi aludas nur al grupo de verkoj de karakteroj tre difinitaj kiuj sekvas la vojon de la Libro de Aleixandre: nome nur la Libro de Apolonio kaj la hagiografioj de Gonzalo de Berceo. Laŭ ampleksa senco, ĝi rilatas al ĉiuj postaj derivoj kiuj adaptis tiun modelon al aliaj sociaj, kulturaj aŭ intencaj kondiĉoj: nome la Libro de Buen Amor, la Rimado de Palacio, la Poemo de Fernán González, la Moralaj Proverboj, la Poemo de Juzuf ktp. Tiu dua grupiĝo estas pli etenda kaj heterogena.

Kronologio redakti

 
Monaĥo kopiante en la scriptorium de sia monaĥejo.

La klera metio estas propra de la 13a kaj 14a jarcentoj, kvankam ankoraŭ en la 15a jarcento aperas epigonaj verkoj inspiritaj en tiu skolo. La unuaj produktoj de tiu movado estis la Libro de Apolonio kaj la Libro de Alexandre, en kies dua strofo oni eksplicitas la manifeston de tiu nova poezia skolo (vidu sub bildon). Gonzalo de Berceo estas la plej reprezenta figuro de la skolo.

Karakteroj redakti

  • Temas pri verkoj prilaboritaj de kleraj homoj kiuj uzas elementojn de retoriko kaj kulturan vortotrezoron.
  • La temoj estas religiaj kaj historiaj kun moraliga celo, prenitaj ĉiam el antaŭaj fontoj (plej ofte de latinlingvaj mezepokaj verkoj).
  • La celo estas distri (delectare) kaj samtempe instrui (docere) al pelado (movere) al la virto kaj la pio.
  • Estas verkitaj en verso regula, prefere aleksandraj nome de dekkvar silaboj dividita en du hemistikoj sammatrikaj de po sep silaboj kaj separitaj de forta paŭzo aŭ cezuro, male al la menestrela metio, kiu uzas versojn neregulajn kaj nesamsilabaj kaj hemistikojn heterometrikajn.
  • Uzas rimon pli malfacilan kaj postulan, nome konsonanco, male al la menestrela metio, kiu uzas la rimon asonanco, kaj la kortega metio, kiu uzas preferen prozon.
  • Uzas kiel metrika skemo preferen la modelon de la unurima kvarstrofo, kaj jam en la 14a jarcento alian metrikon por havigi varion al la strofa unutoneco kiel faras ekzemple Sem Tob.
  • Malesto de heroa temaro. Diference de la menestrela metio, la aŭtoroj de tiu traktas religiajn temojn. Nur unu verko de tiu tendenco traktas epikan temon.

Verkoj en cuaderna vía redakti

Verkoj en alia metriko redakti

Sen uzi la cuaderna vía sed konsiderita ankaŭ ene de la mester: Razón de amor con los denuestos del agua y del vino (kverelo inter akvo kaj vino), ¡Ay Jherusalem!, Vida de Santa María Egipcíaca, Elena y María, Libro de la infancia y muerte de Jesúsde los tres reyes de oriente kaj la Historia troyana polimétrica inter aliaj.

Vidu ankaŭ redakti