Úbeda [Ubeda], esperantigite Ubedo, estas urbo hispana de la provinco Ĥaeno de grava historia tradicio, kaj ĉefurbo de la fruktodona komarko La Loma, en la regiono Andaluzio, kiu enhavas movan populacion de pli ol 200 000 loĝantoj kiuj venas al la ĉefurbo por aĉeti kaj aliaj aferoj. La urbo, ĉe la proksima Baeza, estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko la 3-a de julio de 2003, pro bona kvalito kaj konserva stato de ties nombraj renesancaj konstruaĵoj kaj singulara etoso urba.

Úbeda
Ubeda.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23400 [+]
Retpaĝaro www.ubeda.es [+]
Demografio
Loĝantaro 34 345  (2019) [+]
Loĝdenso 86 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 1′ N, 3° 22′ U (mapo)38.011666666667-3.3716666666667Koordinatoj: 38° 1′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 748 m [+]
Areo 397,1 km² (39 710 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Úbeda
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Úbeda [+]
Information icon.svg
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Úbeda la plej etenda grizkolore.

PriskriboRedakti

La areo de la municipo estas 403,98  km2 kie loĝas 34 345 geloĝantoj, do loĝdenso estas 85,98 loĝ./km2.

La urbo situas sur monteto, ĉe la valo de la rivero Guadalquivir, ĉe la impona Sierra Mágina, kaj proksime de la centro geografia de la provinco.

Úbeda vivtenas sin ĉefe el serva sektoro, nome komerco kaj administrado, kiu okupas 49 % de la laborforto. Krome gravo de la agrikulturo enormas, ĉar estas la ĉefa centro por la olivarbaro kaj produktado kaj industriigo de olivoleo de la provinco de Jaén. Fakte la komarko La Loma estas la plej granda monda produkta areo de tiu produkto, 15 % de la tutmonda olivolea produktado. Aliaj fakoj estas industrio, brutobredado kaj eka kultura turismo.

GeografioRedakti

LokoRedakti

 
Municipo de Úbeda kaj ties loko en la provinco Ĥaeno, la provinco en la regiono, la regiono en la lando kaj la lando en Eŭropo (kontraŭhorloĝe)

Úbeda estas sur elstaraĵo en fama komarko La Loma, kline al la valo de la rivero Gvadalkiviro, antaŭ la impona Sierra Mágina kaj proksime de la geografia centro de la provinco Ĥaeno.

Municipa teritorioRedakti

La municipa teritorio de Úbeda estas dediĉita ĉefe al agrikulturo, partikulare al olivarbaro, inter la plej produktiva de la mondo. Ĝis la 1970-aj jaroj la kultivo de la olivo estis grava sed alterne kun aliaj kiel cerealoj kaj vitoj, sed ekde tiam amaso da olivarboj inundis la montetojn de Úbeda. En la valoj de Gvadalkiviro kaj Gvadalimaro ankoraŭ hegemonias la intensiva agrikulturo de irigacio —kotono, cepo, tabako, beto ktp.—.

La municipa teritorio estas dividita en tri apartaj partoj, nome ĉefa "insulo" kaj du eksklavoj.

Insulo ÚbedaRedakti

La insulo de Úbeda, aŭ ĉefa municipa insulo, estas praktike en la centro de la provinco, lime kun la municipoj Baeza, Rus, Arquillos, Vilches, Navas de San Juan, Torreperogil, Sabiote, Villacarrillo, Peal de Becerro, Quesada, Cazorla, Santo Tomé, Jódar, Cabra del Santo Cristo kaj Jimena. En ĝi estas la urbo Úbeda, kaj ties submunicipoj Santa Eulalia, Guadalupe, El Donadío, San Miguel kaj San Bartolomé.

Eksklavo Rincón de ÚbedaRedakti

La Rincón de Úbeda estas sur la norda bordo de la rivero Gvadalkiviro, lime kun la municipoj Torreperogil, Sabiote, Villacarrillo, Santo Tomé kaj Cazorla. En tiu eksklavo estas la submunicipoj Veracruz kaj Solana de Torralba.

Eksklavo Rincón de OlveraRedakti

La Rincón de Olvera estas sur la norda bordo de la rivero Gvadalimaro, inter la municipoj Navas de San Juan kaj Sabiote. Ekzistis iam fortikaĵo kaj domaro en tiu eksklavo, sed nun ne estas setlejo aktuala.

Limoj de la municipa teritorioRedakti

Limoj de la municipa teritorio de Úbeda
Nordokcidente: Rus, Linares, Arquillos kaj Vilches Norde: Navas de San Juan Nordoriente: Villacarrillo
Okcidente: Baeza   Oriente: Torreperogil, Sabiote kaj Santo Tomé
Sudokcidente Jimena Sude: Cabra del Santo Cristo kaj Jódar Sudoriente: Peal de Becerro, Quesada kaj Cazorla

SubmunicipojRedakti

 
Akvorezervejo Giribaile.

Krom la urba kerno, la municipo enhavas aliajn ses setlejojn, submunicipojn en kiuj loĝas iom pli ol milo da loĝantoj totale. Ordigitaj laŭ grando estas la jenaj:

  1. Santa Eulalia (Santolaya)
  2. El Donadío
  3. Solana de Torralba
  4. Veracruz
  5. San Miguel
  6. San Bartolomé.

Aliaj domaroj tute senhomaj antaŭ la 19a jarcento estas la setlejo Olvera,[1] Turo de Sankta Johano —kie ekzistis la ermitejo de Sankta Johano Baptisto— kaj Villarpardillo.

HidrografioRedakti

Kvar riveroj fluas tra la teroj ubedaj: nome Gvadalkiviro, Gvadalimaro, Malgranda Gvadiano kaj Jandulilla [ĥanduLIĝa], sed neniu el ili fluas tra la urbo. En la municipa teritorio estas la akvorezervejoj Giribaile, Doña Aldonza, Pedro Marín kaj Puente de la Cerrada.

KlimatoRedakti

Laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, Úbeda havas klimaton Csa (mediteranea klimato). Klimate, la vintroj estas mildaj kaj la someroj varmaj kaj sekaj.

HistorioRedakti

 
Tipa strato de Úbeda.

La unuaj setlejoj en Úbeda estis datitaj de la Kuprepoko en la aktuala Cerro del Alcázar. Nome arkeologia pruvaro indikis ses mil jarojn de antikveco; laŭ tio Úbeda estas la «plej antikva urbo —science dokumentita— de Okcidenta Eŭropo», kiel atestas la teamo estrita de la profesoro kiu uzis 35 datigojn per Karbono-14.[2][3]

La prapopoloj setliĝis en la areo kaj precize estis opidumo de iberoj je 15 km de la nuna urbo, poste romanigita kiel Salaria, kaj poste kiel Betula aŭ Baetula kun granda disa kamparloĝantaro, poste detruita de vandaloj, post kio la lokanoj rifuĝiĝis en la loko de la nuna urbo. Tiu kiel grava ento reaperis je la alveno de la araboj, partikulare de Abd ar-Rahman la 2-a, kiu refondas ĝin kun nomo Ubbada aŭ Ubbadat Al-Arab —Úbeda «de la araboj»—, cele al kontrolo el tie de la ribelemaj mozaraboj de Baeza. En la 11a jarcento la urbo estis celo de disputo inter la regnoj tajfoj de Almerio, Granado, Toledo kaj Sevilo, ĝis la konkero fare de la almoravidoj. Kiel islama urbo, havis defendajn muregojn kaj iĝis unu de la plej gravaj urboj de Al Andalus, pere de artmetioj kaj komerco.

Dum la 12a jarcento la urbo suferis batalojn kaj sinsekvajn konkerojn kaj rekonkerojn, krom masakron fare de krucmilitistoj en 1212. En 1233, Úbeda estis definitive konkerita fare de la kristanoj de Fernando la 3-a de Kastilio post longa sieĝo. Ekde tiam la urbo estis protektita de la kastiliaj reĝoj kiel grava loko kontraŭ la Nazaria Regno de Granado; sed tamen suferegis detruegon dum la enlanda milito de Kastilio en 1368, kaj konstantajn rabadojn kaj detruon dum la tuta 14a kaj 15a jarcentoj pro rivaleco inter partioj, ĝis la muregoj kaj turoj de la Alkazaro estis detruitaj en 1506 pro reĝa ordono por eviti la armitajn konfliktojn inter rivalaj gravuloj.

 
Preĝejo Salvador kaj Turisma Gastejo "Parador".

La 16a jarcento markis la floron de Úbeda. Post la konkero de Granado, estis forta ekonomia disvolvigo de la urbo baze sur la agrikulturo kaj sur grava brutobredado kaj de ĉevaloj kaj de ŝafoj; kaj por tio oni senarbarigis kaj kultivis novajn terojn. La paco kaj la ekonomia disvolvigo alportis demografian kreskon, kaj tiel la urbo atingis 18 000 loĝantojn, nome unu de la plej loĝataj de Hispanio. La lokaj nobeloj enposteniĝis en altaj niveloj de la imperia administracio.

Ankaŭ la ekleziaj altaj tavoloj disponis de privilegioj kaj de gravaj postenoj, dum kelkaj lokanoj prosperis —ĉefe judoj kaj muladioj— kaj estus iĝinta ĝermo de eka burĝaro, nome profesiuloj kiel kuracistoj, tajloroj, skribistoj, apotekistoj kaj komercistoj, krom mezgrandaj terposedantoj kaj armeanoj. Ekzemple Francisco de los Cobos estis sekretario de la Imperiestro Karolo la 5-a. Arkitektoj kiel Andrés de Vandelvira kaj lia nevo, nome Juan Vázquez de Molina, sekretario de Karolo la 5-a, kaj poste de lia filo, Filipo la 2-a, plenigis la urbon je palacoj. En Úbeda oni enradikigis la tendencojn de humanismo de la Frurenesanco. En 1526 Karolo la 5-a vizitis la urbon kaj ĵuris konservi la privilegiojn, foruojn kaj cedojn faritajn al Úbeda.

 
Korto de la Palaco de la Ĉenoj, Úbeda, verko de Andrés de Vandelvira.

La 17a jarcento estis de absoluta krizo pro la ĝenerala situacio de Hispanio kaj pro pli lokaj tialoj, kiel la perdo de la monopolo de la ligno de Segura favore al Sevilo, importado de lano el Burgoso, pestoj de 1585 kaj 1681 kaj la tertremo de Lisbono de 1755, kiu detruis multajn domojn de la urbo, kaj finfine persekutado al novkristanoj kaj la forpelo de moriskoj en 1609, kiuj estis estintaj gravaj por la loka ekonomio. La impostado por financi la disvolvigon de la Milito de hispana sukcedo komence de la 18a jarcento malbonigis la situacion ĉefe de la mezaj kaj malaltaj tavoloj, ĉar la nobeloj ne devis pagi impostojn. Krome kelkaj dependaĵoj sendependiĝis. Malhelpis rekuperon la Milito de Hispana Sendependiĝo komence de la 19a jarcento kiam francaj trupoj okupis la urbon el 1810 ĝis 1813. La procezoj de desamortización de 1820 kaj 1836 ebligis la vendon de preskaŭ ĉiuj konventoj de la urbo kiuj estis konvertitaj en lernejoj, kazernoj, prizonoj aŭ eĉ estis detruitaj. En la dua duono de la 19a jarcento estis ioma rekupero pere de agrikulturo kaj industrio.

Kaj denove la Hispana Enlanda Milito okazigis mortojn kaj ekonomian perdon por la urbo. Komence de la 20a jarcento estis 20 000 loĝantoj. Dum la tuta jarcento pliiĝis iom post iom la loĝantaro ĝis la nunaj pli ol 30 000.

Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis preskaŭ ĉiam socialisto.

KonsistoRedakti

 
Placo de Andaluzio.

La urbo komponiĝas de diversaj kvartaloj, ĉu oficiale ĉu populare konsideritaj. La antikvaj estas: San Pedro, San Pablo, San Nicolás, San Lorenzo, Santo Tomás, la Trinidad, San Isidoro, Santo Domingo, San Marcos, la Cuesta del Gallo, kaj la mezepoka kvartalo El Alcázar (La Alkazaro) aŭ Carmen. La plej populara estas San Millán —aŭ Algarabía—, kiu estis ĉiam ekstermura kvartalo preskaŭ sendependa, kie loĝis mozaraboj kaj poste mudeĥaroj.

Pli modernaj estas jenaj: Las Canteras, Puerta del Sol, La Alameda, El Alamillo, la Guita, La Explanada, San Pedro (nova), la Torrenueva, El León, El Egido de San Marcos, El Comendador —aŭ Ávilas Rojas—, Atalaya kaj Parque Norte, Las Vaguadas, kaj Federico García Lorca.

Krom la urbo Úbeda mem, la municipo enhavas ankaŭ preskaŭ 1000 loĝantoj en aliaj domarkernoj, kiel la submunicipoj Santa Eulalia —Santolaya—, Solana de Torralba, Veracruz, San Miguel kaj El Donadío.

 
Palaco de la Markizo de Mancera.

La modernaj urbanizaĵoj de la municipo estas iom for de la urba kerno de Úbeda. Temas pri loĝejaj ĉaletoj. La ĉefaj estas la jenaj: Urbanización Bétula je 1 km okcidente de la urba kerno, alirebla per N-322; San Bartolomé je kelkaj km oriente de la urba kerno, en direkto al Torreperogil, alirebla per N-322; El Campillo oriente per N-322, ĉe San Bartolomé, en direkto al Torreperogil; Huertañalda norde de la urba jerno per JV-6043.

La nuna urba centro estas konsiderata la Placo de Andaluzio (konata ankaŭ kiel Plaza Vieja (Malnova Placo), Plaza de ToledoPuerta de Toledo (Pordego de Toledo, ĉar tie estis elirejo tra murego al Toledo), Plaza de Arriba (Supra Placo), Plaza del Arrabal, Plaza del Comercio, Plaza del Reloj (de la horloĝo) kaj de la Generalo Saro. Ĝi estis konstruita en tute komerca centro kaj tien oni alvenas tra la stratoj Mesones (Gastejoj) kaj Obispo Cobos kiuj kondukas al la Hospitalo de Santiago. EStas sep industriaj zonoj, el kiuj la du lastaj nur iniciatitaj; nome Los Cerros, La Alberquilla, San Isidro, San Miguel, La Unión, La Loma, kunlabore kun Baeza, kaj El Chantre.

EkonomioRedakti

Post la malsukceso de la granda tradicia industrio, la urbo revenis al la kultivo de olivarboj kaj produktado de olivoleo, kio povas dungi enkalkulante helpindustriojn du aŭ tri mil laboristoj. Antaŭe ankaŭ la brutobredado de ŝafoj kaj kortobirdoj gravis, sed nun estas en dekadenco.

 
Fronta fasado de la Kapelo de la Savinto (Salvador); ne preĝejo, sed tombo!

La tradicia industrio estis de silko, toloj, tinkturoj, safrano, lino, kanabo, ledo, ceramiko kaj esparto. Escepte de esparto, kiu ne malaperis kiel grava enspezofonto ĝis 1970 kaj de ceramiko, kiu plue estis utila, la cetero perdiĝis pro la ekonomia krizo de la Milito de Sendependigo. Iel la propra industrio oleprodukta helpis la transformadon de la tradicia industrio en moderna industrio. La produktado de ŝnuroj rezultis en la fabrikado de matoj el esparto por la olivmuelejoj, kaj de tie en la sinteza kaj tekstila ŝnurproduktado; la forĝado kaj kaldronproduktado resultis en grava industrio de fandado kaj fabrikado de industria maŝinaro de olivmuelejoj ktp. Siaflanke la ceramiko estis ĝermo de la industrio de konstrumaterialoj ktp. La metalurgio ebligis la kreadon de du grandaj industrioj: Palacín kaj Fuentes-Cardona.[4]

La tria sektoro (servoj) estas bazita sur antikva tradicio komerca, kaj diversiĝis — aŭtoriparejoj, financoj, oficejoj, nemoveblaĵoj krp.— kaj ampleksigis la dungoproponon al la publikaj servoj, kiel edukado kaj sansistemo, centralizitaj en Úbeda por la zorgo de la orienta duono de la provinco. La gastigado kaj restoracioj progresis danke al kultura turismo.

VidindaĵojRedakti

La urbo havas 48 elstarajn monumentojn, plus centon de interesaj konstruaĵoj, preskaŭ ĉiuj de renesanca stilo, kun adapto de arabaj, gotikaj kaj barokaj elementoj. Al romantismaj vizitantoj de la 19a jarcento impresis plie la islameca etoso de la stratoj ol la renesanca brilo. Pro ĉio tio Úbeda estis la dua urbo de Hispanio nomumita Histori-Arta Komplekso, jam en 1955. En 1975 ĝi ricevis la nomumon fare de la Konsilio de Eŭropo kiel Urbo Ekzemplo de la Renesanco.[5] Finfine, en 2003 ĝi estis nomumita Monda heredaĵo de Unesko, kune kun Baeza.[6]

En la urbo estas naŭ konstruaĵoj deklaritaj "Nacia Monumento", kaj deknaŭ deklaritaj "Bien de Interés Cultural" (BIC, Havaĵo de Kultura Intereso), krom du aliaj en la municipa teritorio.

ElektoRedakti

 
Volbo de la Kapelo de la Savinto.
 
Palaco de la Ĉenoj.
 
Korto de la Palaco de la Ĉenoj.
 
Preĝejo de Sankta Paŭlo.
 
Detalo de la Preĝejo de Sankta Paŭlo.
  • Placo Vázquez de Molina kun la Kapelo de la Savinto (Salvador), ne preĝejo, sed tombo; Baziliko de "Santa María de los Reales Alcázares"; Palaco de la Ĉenoj, nuna urbodomo; Palaco de Deán Ortega, nuna muze-gastejo "Parador"; Palaco de la Markizo de Mancera; La Cárcel del Obispo (Prizono de la Episkopo) aŭ «el Emparedamiento», nune juĝejo, kie oni trovis restaĵojn de nekropoloj de iberoj el 1200-1400 a.K.; domo Pósito, nune policejo; Domo de Juan de Medina, nune klubo de maljunuloj; Venecia Fontano; Palaco de Orozco; platereska pordego de la Domo de Regidor; statuo al la arkitekto Andrés de Vandelvira, fare de la skulptisto Francisco Palma Burgos.
  • Intermure:
    • La Hospitalo de Honrados Viejos del Salvador (BIC): Nacia Monumento, direkte al rigardejo el kiu oni vidas la montarojn Kazorla kaj Mágina.
    • Placo de la Unua de Majo, kun la Monumento al Sankta Johano de la Kruco, kiu loĝis en Úbeda.
    • Preĝejo de Sankta Paŭlo.
    • Malnova Urbodomo.
    • Konvento de Sankta Mikaelo kaj "Oratorio" de Sankta Johano de la Kruco.
    • Domo de la Episkopo Kanastero.
    • Palaco Vela de los Cobos.
    • Palaco de la Grafoj de Guadiana, nune kvinstela hotelo.
    • Preĝejo de Sankta Petro (BIC): romanika, kun renesancaj elementoj.
    • Konvento de Sankta Klara.
    • Domo de la Turoj kun platereska pordego kaj du turoj, nune artolernejo.
    • Preĝejo de Sankta Laŭrenco.
    • Preĝejo de Sankta Domingo.
    • Konvento de la Inmaculada Concepción.
    • Palaco de Don Luis de la Cueva.
    • Palaco de Francisco de los Cobos.
    • Palaco de la Markizo de la Rambla.
    • Palaco de Anguís-Medinilla.
    • Palaco de Medinilla.
    • Palaco de la Markizo de Kontadero, nune turisma oficejo.
    • La Alkazaro, nome "Reales Alcázares", detruita komence de la 16a jarcento, el kio restas nur arkeologiaĵoj. Iam interne estis la juda kvartalo.
    • Aliaj dek ok palac-domegoj de nobelaj familioj.
  • Murego de Ubedo, kiu post la defenda celo, utilis kiel doganejo kaj pestokontrolejo, kun tri pordegoj kaj tri turoj.
  • Ekstermure:
    • Preĝejo de Sankta Nikolao de Bari.
    • Preĝejo de Sankta Millán.
    • Hospitalo de Santiago.
    • Preĝejo de Sankta Isidoro.
    • Preĝejo kaj Konvento de la Triunuo.
    • Palaco de la Markizoj de Bussianos.
  • Ekster la urba kerno:
    • Ponto Ariza, nune inundita de akvorezervejo.
    • Palacio de los Marqueses de Bussianos.
    • Arkeologia Zono de Úbeda la Malnova —Iltiraka aŭ Salaria—.
    • Malnova Ponto super la rivero Gvadalkiviro.
    • Sanktejo de Gavellar.

BildaroRedakti

LokanojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. [1] Poblado de Olvera, Alirita la 18an de februaro 2020, Merino Laguna, Francisco Miguel, retejo Francis
  2. «Yacimiento arqueológico "Eras del Alcázar"». Turismo de Úbeda. Ayuntamiento de Úbeda. Konsultita la 22an de marto 2017.
  3. Román Vílchez, Alberto (2a de junio 2009). «Una ciudad de 6000 años». Ideal Jaén (Jaén: Vocento). ISSN 1132-0125. OCLC 436644306. Konsultita la 18an de februaro 2020.
  4. «Fundición Fuentes-Cardona». Sistema tradicional aceite de oliva. 20a de majo 2015. Konsultita la 18an de februaro 2020.
  5. «Breve Historia de Baeza». Úbeda y Baeza Turismo. Tubba. Konsultita la 18an de februaro 2020.
  6. Conjuntos monumentales renacentistas de Úbeda y Baeza. World Heritage Centre. UNESCO Culture Sector. 2003. Konsultita la 18an de februaro 2020.