Peal de Becerro estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Peal de Becerro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23460
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 325  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 55′ N, 3° 7′ U (mapo)37.9121459-3.1240753Koordinatoj: 37° 55′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 147 km² (14 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peal de Becerro (Provinco Ĥaeno)
Peal de Becerro (Provinco Ĥaeno)
DEC
Peal de Becerro
Peal de Becerro
Situo de Peal de Becerro
Peal de Becerro (Hispanio)
Peal de Becerro (Hispanio)
DEC
Peal de Becerro
Peal de Becerro
Situo de Peal de Becerro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peal de Becerro [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Peal de Becerro okcidente, norde de Quesada.
Peal de Becerro en la provinco.

La areo de la municipo estas 147 km2 kie loĝas 5 266 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 5 266 loĝ./km2.

Geografio redakti

Peal de Becerro situas sur la okcidento (kun eksklavo oriente) de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Úbeda, Quesada, Cazorla, Larva, Pozo Alcón, Cabra del Santo Cristo kaj Cortes de Baza de la provinco Granado, kaj je 88 km de la provinca ĉefurbo, Ĥaeno. Estas sur 550 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

Krom la urba kerno de Peal de Becerro estas la submunicipoj Toya kaj Hornos, kaj la eksklavo de Sierra de El Almicerán, integrita ene de la Sierra de Cazorla, kiu troviaĝas je 55 km for de la municipa centro. La rivero Gvadalkiviro trapasas la municipon, same kiel ties alfluanto, la Guadiana Menor, la Guadalentín kaj aliaj pli minoraj fluejoj.

Historio redakti

Oni trovis restojn de la Paleolitiko en la proksimeco de la submunicipo Toya kaj en la kunfluejo de Guadiana Menor kaj Gvadalkiviro, kaj nombrajn restojn de epoko de iberoj, ankaŭ en Toya, inter kiuj tomba ĉambro de iberoj deklarita Nacia Historia Monumento en 1918. En ties interno estis la "Bicha de Toya", nome skulptaĵo de iberoj aktuale en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

Historie estas mencioj de la ekzisto de la loko ekde la 13a jarcento, sed la teritorio ne sendependiĝis de Cazorla ĝis 1857.

Fine de 1361, dum la regado de Pedro la 1-a de Kastilio, Peal de Becerro estis incendiita de la trupoj de la Nazaria Regno de Granado, kiuj kaptis prizonulojn, brutojn kaj rabakiron. La 21a de decembro de 1361 okazis en la municipa teritorio de Huesa la batalo de Linuesa, en kiu la kristanaj trupoj reprezalie venkis super la islamaj.

Estas du turoj (nome Mocha kaj tiu de la Horloĝo), restoj de iama kastelo mezepoka kiel ĉefa monumento, apude de la preĝejo.

Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis ĉiam socialisto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti