Pozo Alcón
Pozo Alcón [POzo alKON] (Puto A.) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Pozo Alcón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23485–23486 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 594 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 42′ N, 2° 56′ U (mapo)37.705-2.9341666666667Koordinatoj: 37° 42′ N, 2° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 854 m [+] | ||
Areo | 139 km² (13 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozo Alcón [+] | |||
La areo de la municipo estas 138,61 km2 kie loĝas 4 673 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 34,33 loĝ./km2.
La municipo enhavas la domarkernojn de Pozo Alcón kaj Fontanar. Tra sia municipa teritorio fluas la riveroj Guadiana Menor kaj Guadalentín, kiu havigas akvon al la Akvorezervejo La Bolera.
Geografio
redaktiPozo Alcón situas sur la plej sudoriento de la komarko Sierra de Cazorla en la plej sudoriento de la provinco, lime kun Huesa, Hinojares, Quesada kaj Peal de Becerro (pro la eksklavo) kaj kun la municipoj granadaj Cortes de Baza, Zújar, Cuevas del Campo kaj Dehesas de Guadix. Estas sur 854 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.
Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. La olivoleo estas la ĉefa produkto, sed Pozo Alcón generas ankaŭ aliajn produktojn, kiel ŝinkoj kaj kolbasoj, vino, fromaĝo, mielo, kukoj ktp. Ankaŭ la brutobredado gravas, elstare la ŝafoj kaj kaproj.
Historio
redaktiLa unua skriba referenco pri Pozo Alcón datas de 1331, en kiu oni aludas al "Pocuelo" inter la limoj de la teritorio de Cazorla, sed ŝajne sen loĝantaro. Post la fino de la "Reconquista" de Granado okazis iompostioma koloniigo de tiu zono konata kiel "El Pozo de Campo Cuenca". En 1529 okazis plugado de teroj. Poste, en 1572, por Pozo la novaj teroj estis progreso de la urbo, kaj post sep jaroj estis jam multaj lokanoj. En 1618 estis la Ermitejo de Sankta Ana kaj la Preĝejo de la Enkarnigo.
La 12a de julio 1648 la reĝo Filipo la 4-a separis Pozo disde Quesada, kaj Pozo iĝis vilaĝo de la reĝo kaj sendependa. Post la atingo de sendependeco la municipo havis pli altan loĝantaron. Meze de la 18a jarcento estis 316 domoj, preĝejo, du ermitejoj, cerealujo kaj hospitalo. Oni produktis tritikon, hordeon, sekalon, oleon, vinon, kuminon kaj anizon. Inter la ĉefaj okupoj de la lokanoj estis la vagokomercistoj kiuj veturis de loko al loko vendante kaj aĉetante. Tiuj estis konataj en granda parto de la sudorientaj kaj valencilandaj regionoj.
Inter 1823 kaj 1829 Pozo formis parton de la tiama provinca teritorio de Granado, ene de la jurisdikcio de Baza.