Huesa estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Huesa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23487
Demografio
Loĝantaro 2 436  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 46′ N, 3° 5′ U (mapo)37.7644534-3.0774419Koordinatoj: 37° 46′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 655 m [+]
Areo 138,41 km² (13 841 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huesa (Provinco Ĥaeno)
Huesa (Provinco Ĥaeno)
DEC
Huesa
Huesa
Situo de Huesa
Huesa (Hispanio)
Huesa (Hispanio)
DEC
Huesa
Huesa
Situo de Huesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huesa [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Huesa en la sudo.
Huesa en la provinco.

La areo de la municipo estas 138,43 km2 kie loĝas 2 489 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 18,36 loĝ./km2.

Geografio redakti

Huesa situas sur la sudo de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Quesada, Hinojares, Pozo Alcón kaj Dehesas de Guadix. Estas sur 655 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Malgranda parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La municipa teritorio de Huesa estas areo de kruta reliefo kun ravinoj tre profundaj. La plej malaltaj lokoj, ĉirkaŭ 420 metrojn super marnivelo, estas en la norda parto de la valo de la rivero Guadiana Menor, dum la maksimuma altaĵo estas Caballo de Huesa, kun 1464 metroj de altitudo. Aliaj elstaraj geografiaj elementoj estas Tomillar (1004 m), Peñón de Padilla (766 m), Gomel (688 m), Comibar (734 m), kaj Tabernillas (892 m) ĉiuj el ili geodeziaj punktoj.

La municipa teritorio sudoriente limas kun la riveroj Guadiana Menor kaj Alicún (nomita ankaŭ Guadahortuna), respektive; tiu lasta elfluas en Guadiana Menor, markante la sudorientan angulon de la teritorio.

Historio redakti

La plej antikvaj mencioj de Huesa datas de la 25a de junio 1275, kiam Alfonso la 10-a donas al Úbeda la kasteloj de Huesa kaj Tíscar, kiu estis konkeritaj el Mohamed Hadon. En tiu landlima areo estis oftaj la luktoj inter la Reĝlando Kastilio kaj la Nazaria Granada Reĝlando, kaj la loko ofte ŝanĝis regadon inter islamanoj kaj kristanoj. Tio pluis ĝis 1455 kiam la loko estis konkerita definitive fare de Don Francisco de La Cueva, kaj Henriko la 4-a konfirmis titolon de graflando.

Meze de la 15a jarcento kaj ĝis la 17a jarcento la loko estis nomita Poyatos, eble laŭ nomo de terposedanto nome Pedro Poyatos. Tiam la setlejo estis apud rojo, en ties maldekstra bordo. Sed la loĝejoj konstruitaj sur la dekstra bordo de tiu rojo rekuperis la iaman nomon de Huesa, kaj tiu iĝis la oficiala nomo ĝis nun. La iama rojo estas nune unu de la ĉefaj stratoj de Huesa: nome la Avenida de Andalucía.

La 21an de decembro 1361 okazis en la municipa teritorio de Huesa la batalo de Linuesa, en kiu la trupoj de la Reĝlandoj Kastilio kaj Leono venkis super la islamaj trupoj de la Nazaria Granada Reĝlando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti