Hinojares [inoĤAres] (Fenkolejoj) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Hinojares
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23486
Demografio
Loĝantaro 348  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 43′ N, 3° 0′ U (mapo)37.7154657-2.9990745Koordinatoj: 37° 43′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 672 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Hinojares (Provinco Ĥaeno)
Hinojares (Provinco Ĥaeno)
DEC
Hinojares
Hinojares
Situo de Hinojares
Hinojares (Hispanio)
Hinojares (Hispanio)
DEC
Hinojares
Hinojares
Situo de Hinojares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojares [+]
vdr
La naŭ municipoj de la komarko Sierra de Cazorla de Ĥaeno. Hinojares en la sudo.
Hinojares en la provinco.

La areo de la municipo estas 40,04 km2 kie loĝas 401 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 8,34 loĝ./km2.

Geografio redakti

Hinojares situas sur la sudo de la komarko Sierra de Cazorla en la sudoriento de la provinco, lime kun Quesada, Pozo Alcón kaj Huesa. Estas sur 668 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno.

Preskaŭ la tuto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj.

La municipo enhavas la submunicipon Cuenca, kie elfuas la rivero Turillas [tuRIĝas].

Historio redakti

Ĉirkaŭita de ravinoj, Hinojares estis domaro de Pozo Alcón ĝis 1690, kiam ĝi iĝis "villa", por D. Íñigo Fernández de Angulo kaj, poste por la markizo de Hinojares. Elstaras la Preĝejo de Sankta Marko Evangeliisto, en kies interno estas baptujo el blanka marmoro.

En 1950 oni atingis pinton de pli ol 1200 loĝantojn, poste okazis elmigrado kaj oni venis al la nuna 300-400. Tio estas, oni perdis pli ol du trionojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti