Abd ar-Rahman la 2-a

Abd ar-Rahman la 2-a (792–852) estis la kvara umajada emiro de Kordovo en Al-Andalus, Iberio, de 822 ĝis sia morto.  Abd ar-Rahman la 2-a naskiĝis en Toledo, filo de emiro Alhakamo la 1-a. Dum sia juneco li partoprenis la tielnomitan "masakron de la fosaĵo", kiam de 700 ĝis 5000 homoj venis por omaĝi la princojn kiuj estis mortigitaj laŭ ordo de Alhakamo. Li sukcedis sian patron kiel emiro de Kordovo en 822 kaj okupiĝis pri preskaŭ kontinua milito kontraŭ Alfonso la 2-a, kies sudan antaŭeniron li haltis (822-842). En 837, li subpremis ribelon de kristanoj kaj judoj en Toledo. Li eldonis dekreton, per kiu la kristanoj ne povas serĉi martirecon, kaj li kunvokis sinodon por malpermesi martirigon. En 844, Abd-Rahman malakceptis atakon de vikingoj, kiuj elŝipiĝis en Kadizo, konkeris Sevilon (kun la escepto de la citadelo) kaj atakis Kordovon mem. Poste li konstruis floton kaj maramean arsenalon en Sevilo por forpeli estontajn atakojn.

Abd ar-Rahman la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 790
en Toledo
Morto 22-an de septembro 852 (0852-09-22)
en Kordovo
Familio
Dinastio Umajadoj de Kordovo vd
Patro Alhakamo la 1-a vd
Gefratoj al-Walid bin al-Hakam vd
Infanoj Mohamedo la 1-a de Kordovo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abd ar-Rahman estis fama pro sia publika konstruaĵa programo en Kordovo kie li mortis en 852. Li faris aldonojn al la Moskeo-Katedralo de Kordovo. Vigla kaj efika landlima batalanto, li ankaŭ estis konata kiel patrono de la artoj. Li ankaŭ estis implikita en la ekzekuto de la "Martiroj de Kordovo".