Alhakamo la 1-a

emiro de Kordovo

Al-Hakam la 1-a, Alhakamo la 1-aAl-Hakam ibn Hiŝam, arabe الحكم بن هشام, al-Ḥakam ibn Hiŝām, hispane AlhakénAlhaquén, nomita ankaŭ al-Murtazî (المرتضى) (naskiĝis 770 en Kordovo, mortis la 21-an de majo 822 samloke) estis la tria sendependa emiro de Kordovo, ekde la 17-a de aprilo 796 ĝis sia morto.

Al-Hakam la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 770
en Kordovo
Morto 21-an de majo 822 (0822-05-21)
en Kordovo
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Al-Andalus vd
Familio
Dinastio Umajadoj de Kordovo vd
Patro Hiŝam la 1-a de Kordovo vd
Infanoj Abd ar-Rahman la 2-a • al-Walid bin al-Hakam vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la kronikisto Ibn Hazm, li estis la plej sangofara kaj tirano el la emiroj umajadaj.

Vivo redakti

Filo de Hiŝamo la 1-a, li sukcedis tiun kiam li estis 26-jaraĝa. Lia regado estis unu el la plej agitataj de la dinastio de umajadoj, ĉar li devis fronti la intencojn de siaj onkloj Sulajmano kaj Abdalao kaj la insurekciojn de la muladioj de Toledo, Merido kaj Kordovo, perfortege nuligitaj. Lia akra politiko kaj pliigo de la imposta premado super la kristanoj okazigis la insurekcion de la kordovanoj de la kvartalo Arrabal de Kordovo. La ribeluloj estis atakontaj la Alkazaron, sed lerta manovro de la palaca soldataro solvis la situacion. Tri tagojn daŭris la amasmortigo kaj rabado de Arrabal kaj la energia emiro ordonis krucigon de tricent gravuloj. Ĉiuj el la loĝantoj de Arrabal, kiu estis ruinigita, estis deportitaj. Ĉirkaŭ 20 000 familioj elmigris el Iberio kaj parto el ili setlis en la nordo de Afriko, kie ili fondis ekzemple la kvartalon kaj moskeon de la andaluzoj en la urbo de Fez, dum aliaj dediĉis sin al piratado, kaj elŝipiĝis en Sicilion, kie ili okupis la urbon de Aleksandrio dum dek jaroj kaj setlis finfine en la insulo de Kreto, kie ili fondis kordovan dinastion kiu restis sendependa ĝis la jaro 961, kiam la insulo estis rekonkerita de la Bizanca Imperio.

La komplika interna situacio permesis la konkeron de Barcelono fare de francoj en 801 kaj, kvankam dummallonge, la asturianoj okupis Lisbonon. Karolo la Granda subskribis pactraktaton kun Alhakamo laŭ kiu li sin devigis ne etendigi sian teritorion trans la rivero Llobregat.

Lia armeo estis fortigita de alta nombro de berberoj, kaj li ankaŭ rekrutis monsoldatojn kristanajn de diversaj devenoj. Li ĝuis el palaca soldataro de pli ol 2000 slavoj, nomataj «la mutuloj», ĉar ili scipovis nek la araban nek la latinidan. Ili estis en du kazernoj apud la Alkazaro kaj sub la ordonoj de la kristana grafo Rabí, filo de Teodulfo.

Alhakamo lasis postmorte, kiam li estis 52 aŭ 53 jaraĝa, dek naŭ filojn kaj dudek unu filinojn. Sukcedis al li lia filo Abd ar-Rahman la 2-a.